Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Ne al Tito-strato en Slovenio ! PDF Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 9
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Socio
SLOVENIO - 05-an de oktobro, 2011.


La Slovena Konstitucia Tribunalo nuligis la decidon de magistrato en Ljubljana en junio 2009, kiu volis doni al nova strato en la urbo la nomon Tito. " La fakto, ke Jozip Bros Tito estis prezidento dum la ekzisto de eksa Jugoslavio signifas, ke lia nomo grandparte estas simbolo de la eksa totalisma reĝimo.

"Renomi straton laŭ lia nomo kiel simbolo de la iama jugoslava komunisma reĝimo, povas esti komprenata kiel agnosko kaj laŭdo de la eksa nedemokratia reĝimo," la konstituciaj juĝistoj diris.

En la gazetara komunikaĵo de la Slovena Konstitucia Tribunalo lastan mardon, la decido estis unuanima. Slovenio jam estas 18 jarojn sendependa ŝtato. Kaj la nomado de stratoj laŭ nomoj de reprezentantoj de nedemokrataj reĝimoj en eksa Jugoslavio staras en kontraŭdiro kun la principo de homa digno kiu estas enkadrigita en la slovena konstitucio.

Pro tio, strato nomita Tito post kiam Slovenio sendependiĝis, povas ne esti interpretita kiel respekto de la historia tradicio, klarigis la konstituciaj juĝistoj. Iuj aliaj slovenaj urboj efektive havas stratojn kun la nomo Tito, sed ili ricevis la nomon jam en la tempo de Jugoslavio, kaj la nomoj, dume, restis neŝanĝitaj.

La decido pri la nova stratnomo Tito estis plejparte farita de la urbestro Zoran Jankovič, kaj akceptita de ljubljana magistrato en junio 2009. La klarigo estsis, ke Tito estas parto de slovena historio, kaj tio estas ja fakto. Sed la strato estis renomita post sendependeco. La Konstitucia Tribunalo faris sian decidon kontraŭ la renomo post peto de neparlamentaj partioj, kiu proponis al la konstituciaj juĝistoj esplori la laŭkonstituciecon de decidoj de ljubljana magistrato, deklarante, ke Tito estis la gvidanto en nedemokrata reĝimo kaj la nomado de stratoj povas esti insulto al la viktimoj de ĉi tiu reĝimo.
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi