Serĉi en la retejo
Eŭropo : lasttempaj artikoloj
- Ne al Tito-strato en Slovenio !
- Divorco finfine laŭleĝa en Malto
- Ratko Mladić arestita
- Islanda vulkano ĝenas eŭropan aertrafikon
- Sociaj movoj pliampleksiĝas en Hispanio
- Ĉu baldaŭ registaro en Belgio ?
- Mallonge el Eŭropo
- Princo Charles atingas atend-rekordon
- Ĉu Kadafi havas gravan sekreton pri Francio ?
- En Rusio ne plu estas Milico
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Ratko Mladić arestita |
|
|
|
| Eŭropo - Socio |
![]() SERBIO - 26-an de majo, 2011.La aresto de la fuĝinto Ratko Mladić, kiu estis oficiale konfirmita ĵaŭdon en Beogrado de la serba prezidento Boris Tadić, povus rapidigi la eniron de Serbio al Eŭropa Unio ĉar la serbaj funkciuloj en Bruselo kaj la membrolandoj de EU jam antaŭe diris, ke tiu aresto kaj kunlaboro kun la Internacia Krim-Tribunalo por Eksa Jugoslavio estas kondiĉoj por atingi la statuson de plena kandidato. La eksa arme-estro bosna-serba Ratko Mladić estis arestita ĵaŭdon matene. La tribunalo de Hago lin akuzas pri genocido kaj krimoj kontraŭ la Homaro. jam sidas en prizono la eksa prezidento de la memdeklarita bosna-serba respubliko de Bosnio Radovan Karadzić arestita en Serbio en julio 2008. Ratko Mladić estas akuzita pri genocido en Srebrenica en 1995, pri masakro de ok mil Islamanoj kaj sieĝo 43-monatlonga de Sarajevo. La novaĵoj de la aresto havos pozitivan eĥon en Bruselo, de kiu Serbio devus ricevi oficialan kandidatecon. Serbio oficiale petis kandidatecon en Eŭropan Union la 22an de decembro 2009. |






SERBIO - 26-an de majo, 2011.