Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Princo Charles atingas atend-rekordon PDF Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Socio

BRITIO - 22-an de aprilo, 2011.

Princo Charles fariĝis la plej longvivanta heredonto de la trono en la historio de Britio, Buckingham Palaco anoncis merkrede.



Charles (62-jara), pliaĝa filo de la Reĝino Elizabeth la Dua, havis nur tri jarojn kiam li fariĝis la unua en linio de heredo al la trono kaj tiu ĉi situacio ne ŝanĝiĝis jam de 59 jaroj, 2monatoj kaj14 tagoj, specifas la komunikaj servoj de la palaco. La Reĝino venis sur la britan tronon la 6an de februaro 1952. Charles sekve rompis la antaŭan rekordon de alia longdaŭra atendanto, la reĝo Eduardo la Sepa (1841 - 1910).

Kiam li naskiĝis en 1841 regis lia patrina moŝto la Reĝino Victoria. Li heredis la tronon kiam ŝi mortis la 22an de januaro 1901. Tio estas 59 jarojn, 2 monatojn kaj 13 tagojn poste...

Princon William kaj lian fianĉinon Kate Middleton preferas kiel la sekvantan britan reĝon kaj reĝinon, pli ol la tronatendantajn Princon Charles kaj edzinon Camilla, la brita popolo, montris du opinisondaĵoj publikigitaj lastan semajnon.

 

 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi