Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
En Rusio ne plu estas Milico PDF Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 5
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Socio
RUSIO - 03-an de marto, 2011.


Rusio decidis ŝanĝi la nomon de sia polica servo kadre de la grandaj reformoj, kiuj lastan mardon ekvalidiĝis. La reformoj estas movo por plibonigi la funkciadon de tiuj institucioj, kiuj centre sidas en multnombraj skandaloj pri korupto kaj perforto.

Nomita "Milicija" (Milico) ekde la Revolucio en oktobro 1917, La rusia polico estos denove nomata "polico", laŭ la dekreto subskribita de la prezidento Dmitri Medvedev. Krom la nova nomo, la reformo antaŭvidas ĝis la fino de tiu jaro redukton de 20 % de la polica personaro, altigon de salajroj kaj pli bonan selektadon de novaj policanoj.

Inter la prioritataj celoj de la nova kontraŭterorisma polico, oni trovas ekstremismon, organizitan krimon kaj korupton. Laŭ fajna realigita enketo el 2010, proksimume duono de la Rusoj (49 %) opinias, ke la nova leĝo ŝanĝos nenion en la ĉiutaga laboro de policanoj, kaj precipe nenion en aferoj pri korupto.

En januaro, la prezidento Medvedev esprimis siajn bedaŭrojn por la ĉiea korupto en la apliko de leĝoj, ĉar pri triono de krimoj de tiu tipo respondecas policanoj, laŭ la oficialaj statistikoj.
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi