Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
John Galliano de Dior akuzita pri rasismaj insultoj PDF Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 1
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Socio
FRANCIO - 03-an de marto, 2011.


Liaj senkulpigaj vortoj neniel lin helpis. Akuzita, ke li eldiris rasismajn kaj antisemitajn insultojn en tre vizitata kafejo de la franca ĉefurbo, la brita eks-tajloro John Galliano de Dior estas juĝota post kelkaj semajnoj, antaŭ la deliktpunan tribunalon de Parizo.

La brita tajloro aperos en la tribunalo pro rasa ofendo, anoncis merkredon la tribunalo de Parizo en komunikaĵo. "Fine de la enketo (...), la tribunalo de Parizo sciigas, ke ĝi decidis persekuti Sinjoron John Galliano per rekta voko antaŭ la deliktpuna tribunalo, pro publikaj ofendoj al privatuloj pri ilia deveno, ilia aparteno al religio (...) eldiritaj kontraŭ tri viktimoj", indikas la tribunalo pariza.

La brita tajloro probable estos juĝita dum la dua trimestro de 2011, precizigas la tribunalo. Li riskas 6 monatojn de malliberejo kaj 22.500 eŭrojn da monpuno.

La afero komencis ĵaŭdon vespere per kverelo inter la tajloro kaj paro en moda kafejo de la kvartalo de "le Marais" en Parizo, apud lia hejmo. Interpelaciita en stato de ebrieco, la eksa arta direktoro de Dior estas akuzita, ke li diris rasismajn kaj antisemitajn insultojn. Li neas la faktojn kaj portis plendon pri kalumnio. Li tamen prezentis siajn ekskuzojn merkredon.

La fama luksa firmo Dior tuj decidis maldungi lin.
 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi