Serĉi en la retejo
Eŭropo : lasttempaj artikoloj
- Ne al Tito-strato en Slovenio !
- Divorco finfine laŭleĝa en Malto
- Ratko Mladić arestita
- Islanda vulkano ĝenas eŭropan aertrafikon
- Sociaj movoj pliampleksiĝas en Hispanio
- Ĉu baldaŭ registaro en Belgio ?
- Mallonge el Eŭropo
- Princo Charles atingas atend-rekordon
- Ĉu Kadafi havas gravan sekreton pri Francio ?
- En Rusio ne plu estas Milico
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Sociaj protestoj tra Eŭropo |
|
|
|
| Eŭropo - Socio |
18-an de oktobro, 2010.Ondoj da sociaj protestoj skuas eŭropajn landojn de kelkaj semajnoj. Jen ekzemploj el tiuj sociaj movadoj en 3 landoj... GREKIOGrekaj kontraŭtumultaj policistoj sturmis en centra Ateno por rompi blokadon de la Ministerio pri kulturo, kiu ĉi tiun semajnon fermis la faman monumenton Akropolon. La protestantoj, batalantaj kontraŭ maldungoj, celis al blokado de Akropolo ĝis la 31-a de oktobro. La policisoj rompis forpelis dekduojn de protestantoj kiuj staris sur la la bariloj. Larmiga gaso estis uzita por disvastigi amason ĉe la fronta enirejo. Policistoj tiam evakuis la ejon kaj almenaŭ unu protestanto estis arestita. La sindikatoreprezentanta la personaron de la Ministerio pri kulturo komencis la blokadon lastan mardon por protesti kontraŭ la projektata forpelo de 320 dungitoj kies kontraktoj eksvalidiĝos ĉe la fino de la monato. Ili ankaŭ volis, ke la greka ŝtato pagu ankoraŭ nepagatajn salajrojn kiuj laŭ ili atingas valoron de kvin milionoj da eŭroj. Grekio spertis ondon de protestoj pri la aranĝoj por ŝpari monon promesitaj de la registaro por sekurigi la nacian buĝeton kaj la partoprenon de Grekio en la eŭrozono. La lando spertas ankaŭ tre fortan deficiton kiu perturbas sian ekonomion. La intertempa personarestro de la Ministerio pri kulturo, Nikos Hasomeris, antaŭe avertis la aŭtoritatojn ne provi rompi la blokadon perforte. "Ĉiuj niaj kolega staras apud ni, do la monumento ne funkcios hodiaŭ, kio ajn okazas," li diris al televidstacioj. La personaro de la Ministerio laboras per renovigeblaj kontraktoj, kiuj diras, ke ili ĉiam povas esti maldungataj. Ili ofte fermis la Akropolon por postuli laborpostenan sekurecon. ITALIODekmiloj da personoj manifestaciis en la ĉefurbo Romo lastan sabaton en protesto organizita de laborsindikatoj kontraŭ ŝanĝoj en la laborkondiĉojn kaj kontraŭ la registaro de Silvio Berlusconi. La sindikato Fiorn-Cgil deklaras, ke 100 000 homoj aliĝis al du marŝoj kiuj renkontiĝis ĉe la "Piazza San Giovanni in Laterano" en la itala ĉefurbo. Maldekstraj aktivuloj ŝvelis la amason de manifestaciintoj, kiuj komencis protesti kontraŭ farotaj ŝanĝoj en la aŭto-industrio sed plilarĝiĝis al ĝenerala kritiko de ekonomia politiko de la registaro. "La socia situacio estas tre malfacila" deklaris Guglielmo Epifani, la gvidanto de Cgil, plej granda sindikato de la lando. “La lando kuŝas sur malsupreniĝa deklivo kaj ne retrovas sanon kiel ĝi devus. Senlaboreco estas altiĝanta." FRANCIOFrancaj kamionŝoforoj blokas vojojn proksime al Parizo kaj pluraj provincaj urboj tiun lundon, intensigante protestagojn kontraŭ la projekto de la registaro reformi la pensiosistemo. Pli ol 10% de francaj benzinostacioj nun ne plu povas provizi benzinon. Kamionistoj okazigas "malrapidigajn operacojn" tra la lando, kaj blokas benzinprovizejojn kiel parto de amasmanifestacioj kontraŭ registara plano levi la minimuman emeritiĝan aĝo al 62 jaroj (nun estas nur 60). la plej gravaj sindikatoj alvokas al nova ĝenerala striko por la venonta tago mardo. La protestago de kamionistoj koincidas kun daŭrantaj blokadoj ĉe karburaĵaj provizejoj kaj negravaj bataloj inter kontraŭtumultaj policistoj kaj junuloj en parizaj antaŭurboj. Maskita junuloj bruligis aŭton, frakasis aŭtobusajn haltigojn kaj ĵetis pafaĵojn ĉirkaŭ lernejo en urbo proksime de Parizo. Tio ĉi okazas post kiam studentoj aliĝis al protestoj lastan semajnon. Policistoj reagis per lanĉo de larmiga gaso ĉe la lernejo, kiu estas unu el 261 trafitaj de protestoj kontraŭ la reformoj de la registaro. 11 el 12 francaj petrolrafinejoj ne plu funkcias pro striko kaj multaj karburaĵaj provizejoj estis blokitaj fare de protestantoj. Proksimume 1500 benzinstacioj ne plus disponas je karburaĵo hodiaŭ, laŭ la industria asocio de benzinprovizantoj. En provo trankviligi timojn, la franca ĉefministro François Fillon diris, ke la registaro faros ajnajn “necesajn decidojn” por certigi, ke karburaĵaj provizoj en Francio ne estos interrompitaj. Konsumantoj tuj reagis kaj lastsemajne estis 50% altiĝo de benzinvendoj. Pluraj amasaj strikoj kaj manifestacioj estas jam planitaj por la semajno. Flugvojaĝado povus esti ankaŭ trafita de striko mardon kaj la sindikato CGT en la franca nacia flugkompanio Air France, plej granda sindikato de la firmao, alvokis al striko ĉe francaj flughavenoj ekde merkredo. |





18-an de oktobro, 2010.
GREKIO
ITALIO
FRANCIO
Komentoj
Abono RSS por komentoj de ĉi tiu artikolo.