Serĉi en la retejo
Eŭropo : lasttempaj artikoloj
- Ne al Tito-strato en Slovenio !
- Divorco finfine laŭleĝa en Malto
- Ratko Mladić arestita
- Islanda vulkano ĝenas eŭropan aertrafikon
- Sociaj movoj pliampleksiĝas en Hispanio
- Ĉu baldaŭ registaro en Belgio ?
- Mallonge el Eŭropo
- Princo Charles atingas atend-rekordon
- Ĉu Kadafi havas gravan sekreton pri Francio ?
- En Rusio ne plu estas Milico
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Muzikgrupo Abba kontraŭ dana ekstremdekstra partio... |
|
|
|
| Eŭropo - Socio |
![]() SVEDIO / DANIO - 25-an de septembro, 2010.La steluloj de la famega muzikgrupo Abba, Benny Andersson kaj Björn Ulvaeus lanĉas justican agon kontraŭ dana ekstremdekstra politika partio kiu uzis ilian ŝlagron el la jaro 1976 "Mamma Mia" ĉe amaskunvenoj. Sro Andersson diris, ke la muzikgrupo neniam permesis uzi sian muzikon por politikaj celoj. La junulara filio de la Dana Popola Partio (dane Dansk Folkeparti, DF) ankaŭ ŝanĝis la kantotekston de "Mamma Mia" al "Mamma Pia", en honoro de sia gvidantino Pia Kjærsgaard. La furorkanto estis ludita ĉe DF-aj amaskunvenoj kaj renkontiĝoj kaj la nova versio de la kanto estis elfarita por Pia Kjærsgaard de membroj de la partio, diras raportoj. La kontraŭenmigrada DF estas la tria plej granda partio en la dana parlamento. Benny Andersson rakontis, ke li malkovris la ne-permesitan uzadon de la kanto, kiam li estis kontaktita de maldekstrema premgrupo, kiu demandis ĉu li subtenas la politikon de la Dana Popola Partio. Li diris, ke li kaj Björn Ulvaeus petis al advokatoj komenci laŭleĝajn agojn kontraŭ la partio se ili ne tuj haltas uzi la kanton."Unue, vi ne rajtas tiel simple reverki kantojn laŭvole, kaj due ni deziras ilin komprenigi, ke ni havas absolute neniun intereson en subteno de ilia partio," li diris."Abba neniam permesas, ke sia muziko estu uzita en politika kunteksto. Pri tio ĉi ni atentigis al la Dana Popola Partio." La muzikistoj ne estas la unuaj, kiuj plendas pri la politika uzo de kantoj. Dum la prezidenta kampanjo de 2008 en Usono, pluraj artistoj, inkluzivante Heart and the Foot Fighters kritikis John McCain kaj Sarah Palin pro tio, ke ili uzis siajn kantojn ĉe amaskunvenoj sen permeso. Kaj en 2009, grupo de artistoj en Britio plendis pri kopirajtaj leĝoj kiuj ne donas al ili laŭleĝan rajton malhelpi la ekstremdekstran britan Nacian Partion vendi albumon kiu aperigas iliajn kantojn por levi financojn. Vidu la oficialan retejon de ABBA Vidu la oficialan retejon de la Dansk Folkeparti |






SVEDIO /
DANIO - 25-an de septembro, 2010.
Benny Andersson rakontis, ke li malkovris la ne-permesitan uzadon de la kanto, kiam li estis kontaktita de maldekstrema premgrupo, kiu demandis ĉu li subtenas la politikon de la Dana Popola Partio. Li diris, ke li kaj Björn Ulvaeus petis al advokatoj komenci laŭleĝajn agojn kontraŭ la partio se ili ne tuj haltas uzi la kanton.