Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Papo vizitas Brition en protesta etoso PDF Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 1
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Socio
BRITIO - 18-an de septembro, 2010.


La Papo Benedikto la 16-a kritikis sian Eklezion, asertante, ke ĝi ne estis sufiĉe "atenta" pri akuzoj de seksaj fitraktoj al infanoj. Tio estas lia plej forta kritiko en tiu furioza skandalo kiu implikas la katolikan Eklezion. Dum li flugis al Britio por historia ŝtata vizito lastan ĵaŭdon, li diris, ke li estis ŝokita de tio, kion li nomis "perversecon" de la sacerdoceco.

"Estas ankaŭ granda malĝojo, ke la aŭtoritato de la Eklezio ne estis sufiĉe atenta kaj ne sufiĉe rapida nek decida, kaj ne faris la necesajn aranĝojn," Benedikto diris. Lia vizito, la unua iam ajn oficiala ŝtata vizito de ĉefpontifiko al Britio, estis makulita de kolerego pri riveloj de jardekoj da fitrakto al infanoj ene de la katolika Eklezio.

La rimarkoj de proksima adjutanto al la Papo, kiu komparis alteriĝo en Britio al alveno en "Triamonda lando", ankaŭ minacis flankenpuŝi la viziton.

Viktimoj de fitrakto malakceptis la rimarkojn de la pontifiko, priskribante ilin kiel "vundajn, ne helpemajn rimarkojn". "Estas malsincere aserti, ke Ekleziaj oficialuloj estis malrapidaj kaj nesufiĉe atentaj, en la trakto de pastraraj seksokrimoj" Joell Casteix reprezentanto de la "Reto de Supervivintoj de tiuj Fitraktitaj de Pastroj" (Snap) diris "Kontraŭe, ili tre akurate kaj atente reagis, sed kaŝante, ne malhelpante, ĉi tiujn hororaĵojn."

Simbolaj preĝoj

Benedikto, kiu alteriĝis en Edinburgo, Skotlando, ĵaŭdon matene, estis bonvenigita de la Reĝino Elizabeto la Dua, kaj okazigis grandan subĉielan di-servon en Glasgovo, antaŭ ol veturi al Londono ĵaŭdon vespere. Li uzis sian di-servon por averti junajn katolikojn kontraŭ la "tentoj" de mono, drogoj, sekso, pornografio kaj alkoholo.

La di-servo ŝajne estis sukceso. Ne nur Skotoj tien venis por vidi la Papon, sed ankaŭ montriĝis multaj flagoj el diversaj eŭropaj landoj. Fideluloj kaj scivolemuloj kapablis meti la polemikon flanken, almenaŭ dum kelkaj horoj.

La ĉefaĵo de la kvar-taga vizito estas di-servo por beatigo en Birmingham de la 19-jarcenta angla kardinalo, John Henry Newman. Ĝi ankaŭ prezentos simbolajn preĝojn kun la Ĉefepiskopo de Canterbury, Rowan Williams, la kapo de Anglikanoj tra la mondo.

Sed la vizito okazas sub severaj kritikoj de kampanjantoj kiuj plendas, ke 18 milionoj da dolaroj, mono de britaj impostpagantoj, estis uzitaj por financi la ŝtatan viziton dum la katolika Eklezio estas ankoraŭ sub fajrego pri la fitrakto al infanoj tra la mondo. Margaret Kennedy el grupo de supervivintoj de seksaj fitraktoj fare de pastroj, diris, ke viktimoj de tiuj fitraktoj protestos kaj manifestacios dum la Papo traveturos la landon. "Tri fojojn oni rifuzis al ni renkonti la Papon," ŝi diris. "Alivorte, ĉi tiu vizito signifas, ke la nura maniero kiel supervivintoj povas renkonti la Papon estas per protestado en stratoj."

Peter Saunders, la ĉefo de la Nacia Asocio por Homoj Fitraktitaj en Infanaĝo, instigis Benedikton fari pli por helpi la viktimojn de pastra fitrakto kaj esperas, ke la afero estu traktita en la venontaj tagoj. "Mi dirus al li, ke mi estas malsana kaj lacega rakonti mian sperton de fitrakto, ĉar ĉiufoje kiam mi ĝin rakontas, mi denove spertas parton de ĝi. Sed mi devas plurakonti ĝin, ĉar nesufiĉe estis farite por subteni supervivintojn de fitrakto kaj protekti al viktimoj" diris Saunders, kiu restas katolika malgraŭ tio, ke li estis fitraktita kiel knabo.

Malamikeco al la Eklezio


Aliaj oponantoj de la vizito, inter kiuj kampanjantoj por homaj rajtoj kaj laikoj, koleras pro la sinteno de Vatikano pri samseksemeco, abortigo kaj kontraŭkoncipado, inter aliaj aferoj. Ili organizas marŝon "Protesto al la Papo" tiun sabaton. La katolika Eklezio agnoskis, ke estas ia "malamikeco", sed forenpuŝis laŭplanajn protestojn.

"Mi pensas, ke ĉie estas kritikantoj al la katolika Eklezio, al la proponoj de la Eklezio, sed tio ĉi estas normala kaj ni ne miras pri tio" la Vatikana proparolanto Federico Lombardi diris al ĵurnalistoj. "Mi ne pensas, ke estas tre larĝa aŭ disvastiĝinta malamikeco."

Vatikano ankaŭ provis malgravigi la rimarkojn de la Kardinalo Walter Kasper, kiu ĵus emeritiĝis el la vatikana Oficejo por rilatoj kun aliaj kristanaj konfesioj, kaj kiu komparis Brition kun evoluanta nacio : "Britio hodiaŭ estas laika, plureca lando. Kiam vi alvenas ĉe la flughaveno de Heathrow, vi foje povas kredi, ke vi alvenas en Triamonda lando," li laŭdire deklaris  al la germana revuo Focus ĉi tiun semajnon. Federico Lombardi diris, ke la asertoj de Kasper ne estas malrespektaj, sed simple reflektas la kulturan diversecon tuj evidentan, kiam oni alteriĝas en Londono. Kasper devis partopreni la viziton, sed ĉe la lasta minuto pro malsano ne venis.

Indiferenteco en Britio


Tiu ĉi vizito de Benedikto la 16-a al Britio estas la unua de ĉefpontifiko ekde kiam la Papo Johano Paŭlo la Dua faris ne-ŝtatan pastran viziton en 1982. Sed Benedikto restas multe malpli populara ol sia antaŭulo.

Opinisondo de Ipsos Mori farita por la katolika revuo The Tablet kaj eldonita lastan semajnon rivelis vastan indiferentecon inter Britoj, kun 63% nek en favoro nek kontraŭ la vizito. Nur 55 000 personoj estas atenditaj ĉe la ĉefa evento en Birmingham kiu  kapablis gastigi 80 000 preĝantojn. Sed al pilgrimantoj oni petis pagi ĝis 39 dolaroj por ĉeesti la di-servojn kiel kontribuaĵon al la kosto de la vizito.

Historia vizito en Londono

Post sia alveno al la ĉefurbo Londono, la papo faris komunajn preĝojn kun Rowan Williams, Ĉefepiskopo de Canterbury kaj  Ekleziestro de Anglio, en simbola ago de unueco ĉe la Abatejo de Westminster.

Antaŭe, Benedikto la 16-a renkontiĝis kun Rowan Williams en la Palaco de Lambeth, oficiala loĝejo de la ĉefepiskopo en Londono. La ĉefepiskopo diris, ke la papo estas "plej bonvena" en la palaco.






 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi