Serĉi en la retejo
Eŭropo : lasttempaj artikoloj
- Ne al Tito-strato en Slovenio !
- Divorco finfine laŭleĝa en Malto
- Ratko Mladić arestita
- Islanda vulkano ĝenas eŭropan aertrafikon
- Sociaj movoj pliampleksiĝas en Hispanio
- Ĉu baldaŭ registaro en Belgio ?
- Mallonge el Eŭropo
- Princo Charles atingas atend-rekordon
- Ĉu Kadafi havas gravan sekreton pri Francio ?
- En Rusio ne plu estas Milico
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Predikisto vokus al murdo de nederlanda politikisto |
|
|
| Eŭropo - Socio |
![]() NEDERLANDO - 03-an de septembro, 2010.Feiz Muhmmad, radikala islama predikisto, faris vokon kun la celo murdi la popolistan gvidanton de la Partio por Libereco (nederlande PVV) Geert Wilders en Nederlando. Nederlanda kontraŭterorismaj servoj (AIVD) estas en posedo de registrita mesaĝo poŝtita sur retejon de Ĝihadistoj fare de ĉi tiu persono konata pro ties radikalaj opinioj. Loĝanta en Aŭstralio, Feiz Muhammad alrespondis la demandojn de junaj radikalaj nederlandanoj, klarigas, tiun vendredon trian de septembro, la Retejo de la nederlanda tagĵurnalo "De Telegraaf", kie la mesaĝo povas esti konsultita. En ĉi tiu interveno, Sinjoro Geert Wilders estas akuzita, ke li insultas la profeton kaj mokas Islamon. Sekve, Sro Wilders estu "mortigita" kaj "senkapigita", atentigas la predikisto. Informita de la ĵurnalo De Telegraaf, Sro Wilders asertis, ke li estas "ŝokita". Li poste renkontis la nederlandan kunordiganton de batalo kontraŭ terorismo, Erik Akerboom, al kiu li riproĉas, ke li ne informis lin tuj pri ĉi tiu afero.Nederlandaj servoj restas prudentaj pri la afero. Laŭ alia ĉiutaga gazeto, "De Volkskrant", ili pensas, ke la mesaĝo povus, fakte datiĝi el la jaro 2008, kiam Geert Wilders lanĉis sian filmon "Fitna", kiu publike malaprobis kaj mallaŭdis Islamon. La popolista deputito estis jam minacita je morto kaj estas ĉiam protektita de multaj jaroj. Li planis flugi al Nov-Jorko sekvantan semajnon por la rememorigo de la murdaj atencoj de la 11-a de septembro. Je ĉi tiu okazaĵo, li intencas eldiri paroladon kontraŭ la plano de instalo de moskeo proksime de la fama ejo "Ground Zero" kie iam staris la du turoj. Usonaj judaj organizoj jam provis persvadi lin, ke li ne faru ĉi tiun viziton. En Nederlando, Sro Geert Wilders gvidas malfacilajn intertraktadojn pri la starigo de nova registaro kiun li pretas subteni de ekstere, Tio provokas multenombrajn debatojn. Vendrede, grava membro de la liberala partio VVD deklaris, ke li malaprobas tiajn debatojn. Fonto de la artikolo : La franca gazeto Le Monde kaj Jean-Pierre Stroobants. |





NEDERLANDO - 03-an de septembro, 2010.
poste renkontis la nederlandan kunordiganton de batalo kontraŭ terorismo, Erik Akerboom, al kiu li riproĉas, ke li ne informis lin tuj pri ĉi tiu afero.