Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Romaoj : Francio ne akceptas "karikaturon" Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 4
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Socio
FRANCIO - 28-an de aŭgusto, 2010.


Francaj aŭtoritatoj deklaras, ke la raporto de Unuiĝintaj Nacioj kiu publikiĝis hieraŭ vendredon la 27-an de aŭgusto, estas "groteska" kaj "karikatura" pri diskriminacioj. La raporto severe kritikas la francan politikon en rilato al Romaoj.

"Ne, ni ne akceptas karikaturojn. Ne, ni ne akceptas kunmiksaĵon", deklaras la franca ministro pri Eksterlandaj Aferoj, Bernard Kouchner, dum la ĉiujara konferenco de ambasadoroj de Francio. La Komitato por la Elimino de rasa diskriminacio de Unuiĝintaj nacioj mallaŭdis Francion, kaj instigis ĝin "eviti" kolektivajn malakceptojn de Romaoj kune kun "diskriminado en politikaj paroladoj" kiu kontribuas nutri klimaton de rasismo en la lando.

Ĉi tiu raporto "distingiĝas pro sia groteska kaj ekstreme karikatura karaktero kaj pro siaj multenombraj faktaj eraroj", deklaras Pierre Lellouche, franca Ŝtata Sekretario pri eŭropa komerco, kiu notas, ke neniu membra ŝtato de la Eŭropa Unio kritikis Francion ĝis nun.

En respondo al Unuiĝintaj nacioj, alia ministro, Eric Besson emfazis, ke "la franca leĝaro agnoskas fremdulojn nur tra ilia nacieco" kaj ke sekve "Romaoj ne estas konsiderataj kiel tiaj, sed nur kiel ŝtatanoj de la lando kies naciecon ili havas". Ĉirkaŭ 15 000 Romaoj vivas en Francio, ofte en malbonstataj ŝirmejoj kaj tendaroj, kie ili ĝuas de eŭropuniaj reguloj pri libera cirkulado. Post tri monatoj en franca teritorio sen loĝejo nek laboro nek fonto de enspezoj, ili estas en neleĝa situacio kaj sekve iĝas elpeleblaj.

Fonto : AFP novaĵagentejo.

Legu pri la sama temo :
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi