Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Francio elpelas centojn da Romaoj malgraŭ kritikoj Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 0
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Socio
FRANCIO - 26-an de aŭgusto, 2010.


Francio estas deportanta centojn da Romaoj el la lando. Tio estas provo detrui neleĝajn tendarojn, malgraŭ daŭrantaj kritikoj kontraŭ tiuj agoj. Policanoj eskortis kvar aŭtobusojn de Romaoj, viroj, virinoj kaj infanoj al la flughaveno de Parizo Charles de Gaulle, ĵaŭde, kie ili eniris aviadilojn al Rumanio, la AFP novaĵagentejo raportis.

La franca registaro diris, ke 283 Romaoj estis deportitaj tiun ĉi ĵaŭdon al Bukareŝto, ĉefurbo de Rumanio, de Parizo kaj Lyon. Antaŭe policoficiroj trudeniris kaj malmuntis tendaron instalita sub fervoja linio proksime al la norda urbo de Lille, kaj prenis la loĝantojn en policajn furgonojn.

La subpremo estas parto de plano anoncita en julio de Nicolas Sarkozy, la franca prezidento, kiu priskribis "Romaajn tendarojn kiel fontojn de ŝakrado, infana ekspluato kaj prostituado". Sed multaj politikistoj kaj respondeculoj de grupoj pri homaj rajtoj akuzas Francion, ke ĝi mallaŭdas jam minacatan grupon de homoj.

Tiujn agadojn kontraŭ Romaoj kaj la prezidenton mem Nicolas Sarkozy fortege kritikas multaj politikistoj, la katolika Eklezio kaj eĉ respondeculoj de kontraŭrasismaj grupoj de Unuiĝintaj Nacioj. Sro Sarkozy ankaŭ malsukcesas plibonigi sian popularecon en publika opinio de Francio mem.

Valentin Mocanu, ministro de Rumanio por la Romaa komunumo avertis ĵaŭde, ke la amasaj elpeloj povus "degeneri en rasismon".

Kelkaj 600 Romaoj jam estis senditaj al Rumanio kaj Bulgario pro tio, ke la subpremo estis anoncita en julio, dum pli ol 8000 estis elpelitaj ekde la komenco de la jaro.

Francio ankaŭ petis al la Eŭropa Komisiono devigi Rumanion reteni la fluon de Romaoj kiuj dezirtas forlasi la landon, sugestante, ke Francio povus bloki eniron de Rumanio al la Schengen-landlimo-libera zono se ĝi malsukcesas tion fari. Sed la rumana registaro pridemandis ĉu la elpeloj respektas la eŭropan leĝaron.

Komuna komunikaĵo emfazis "la volon de la rumana kaj franca registaroj al pli bona administrado ambaŭpartia de migrantaj fluoj kaj subteni la plifortikigon de integrigaj politikoj por malfavorataj loĝantaroj".

La nombro de Romaoj en Francio, plejparte el Rumanio kaj Bulgario, estis taksita ĉe ĉirkaŭ 15 000 antaŭ ol la elpeloj komenciĝis. Civitanoj de Rumanio kaj Bulgario, ambaŭ EU-membraj ŝtatoj, havas rajton je libera cirkulado ene de la Unio. Sed la franca labormerkato ne estas plene malferma al ili kaj se ili ne havas laborpostenon kaj se ili ne registriĝis post tri monatoj en la lando, ili devas forlasi la landon.

Romaoj estas ciganoj el tiuj ciganaj grupoj, kiuj vivas precipe en orienta Eŭropo. Multaj nuntempe uzas la vorton "romaoj" (kaj ties diversajn nacilingvajn formojn) ankaŭ kiel sinonimon de la pli ĝenerala nomo "ciganoj". 


 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi