eventeo feedburner

La mondo en bildoj

Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo - Submitted news
  • KISTV Movado: 34a Kataluna Kongreso de Esperanto

    Raporto pri la 34a Kataluna Kongreso de Esperanto okazinta en Sabadell, la 6an, 7an kaj 8an de decembro 2008.

    Kelkses-minuta filmeto kiu resumas la iron de la 34a Kataluna Kongreso de Esperanto. Jen rapida "kameramumo" al ĝia etoso, ĝiaj prelegoj, teatraĵoj, koncertoj, omaĝo al Llibert Puig kaj adiaŭo al Hèctor Alòs.

  • Speaking Invented Languages

    Klingon poets, Esperanto rock stars, and other bards of invented tongues. We explore, with linguist Arika Okrent.

  • Viro en Britio estas en hospitalo post detranĉo de lia peniso

    Brian Hanlon, 26-jara, estas kun gravaj vundoj en hospitalo, post kiam pluraj viroj atakis lin en Glasgovo dimanĉe.

  • Alfa-eldono de Mozilla Fennec 2.0 por Android kaj Nokia N900

    Hieraŭ Mozilo eldonis la unuan alfa-version de Feneko 2.0, por poŝkomputiloj kun la operaciumo Android kaj por Nokia N900.

  • Kenjo aprobas novan konstitucion

    La prezidento de Kenjo ĵus subskribis leĝon pri nova konstitucio, kiu grave ŝanĝos strukturon de potenco en tiu orientafrika lando. En referendumo pli frue ĉi tiun monaton, preskaŭ 70% de kenjaj balotantoj aprobis la novan konstitucion kiu traktas korupton, kaj politikan mecenatecon.

Mortis Miep Gies, lasta helpinto de Anne Frank Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 7
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Socio
NEDERLANDO - 12-an de januaro, 2010.

 
Miep Gies, la lasta postvivinto de la grupo kiu helpis kaj protektis Anne Frank kaj ŝian familion de la Nazioj, mortis en Nederlando je la aĝo de 100 jaroj. Ŝi kaj aliaj dungitoj de la patro de Anne Frank, Otto, provizis la familion per manĝaĵo kiam ili kaŝiĝis en sekreta aneksdomo super komerca sidejo en Amsterdamo. La taglibro de Anne pri ilia vivo kaŝita, kiu finiĝis pro perfido, estas unu el la plej famaj atestaĵoj pri la Holokaŭsto.

La taglibro estis
savita de Miep Gies, kiu tenis ĝin sekure ĝis post la milito. Miep Gies mortis en maljunula hospitalo post falo tuj antaŭ Kristnasko. Parolante pasintjare kiam ŝi festis sian 100-an naskotagon, Sinjorino Gies malpligravigis sian rolon, dirante, ke aliuloj faris multe pli ol ŝi mem por protekti Judojn en Nederlando. Ŝi kaj samrangaj dungitoj kaŝis la junulinon Anne kaj la sep aliajn familianojn dum du jaroj, de 1942 al 1944. Kiam la familio estis trovita de la aŭtoritatuloj, ili estis deportitaj, kaj Anne mortis pro tifo en la germana koncentrejo de Bergen-Belsen.

Miep
Gies kolektis ĉiujn paperojn de Anne kaj enŝlosis ilin for, esperante, ke iun tagon ŝi povos doni ilin reen al la fraŭlino. Post la milito ŝi fine redonis ilin al Otto Frank, kiu supervivis la militon, kaj helpis lin kompili ilin en taglibro kiu estis eldonita en 1947. La famega taglibro poste vendiĝis dekojn de milionoj da kopioj en dekoj da lingvoj. Miep Gies fariĝis speco de ambasadoro por la taglibro, vojaĝis tra la mondo por paroli pri Anne Frank kaj ŝiaj spertoj, kampanjis kontraŭ neado de la Holokaŭsto kaj refutis akuzojn, ke la taglibro estas falsaĵo.

Por ŝiaj
penoj protekti la familion Frank kaj konservi ilian memoron, Sinjorino Gies ricevis multajn laŭdojn. En intervjuo de 1998, eldonita sur la retejo annefrank, Miep Gies opiniis, ke tiam estis "perfekte nature" helpi al Anne kaj la sep aliaj malgraŭ la punoj kiujn ŝi  povintus suferi sub la Nazia okupo. "Ili estis senpovaj, ili ne sciis kien sin turni" ŝi diris. "Ni faris nian devon kiel homoj: helpi bezonulojn."

Ŝi
a rolo estis, ŝi memoris, venigi legomojn kaj viandon dum aliuloj provizis la kaŝitojn per pano libroj. Ŝiaj memoroj de Anne estas, ke ŝi havis la senton "paroli al plenkreskulo". "Mi eĉ diris al mi, infano, tiel juna kaj jam parolanta tiel," ŝi rakontis en la intervjuo. Iun tagon, rakontas ŝi, ŝi ektrovis Anne skribantan la taglibron. "Estis treega nekomforta situacio. Mi provis decidi kion fari. Ĉu mi iru for iru al ŝi? Ĉe tiu momento ŝi ekrigardis min, per rigardo kiun mi neniam forgesos. "Ĉi tiu ne estis la Anne kiun mi konis, amika, ĉarma infano. Ŝi rigardis min kun kolero, kolerego. Tiame Anne leviĝis, fermis sian taglibron kaj kolere rigardis min kun granda degneco. Jes, ŝi diris, ankaŭ pri vi mi skribas. Mi konsterniĝis. La sola afero kiun mi povus respondi estis : Tio devas esti interesa." 

Miep
Gies ankaŭ memoris pri la tago kiam la familio Frank estis forprenita kaj kiel ŝi supreniris en la malplena alkonstruaĵo kaj trovis la paĝojn de la taglibro kuŝantajn sur la grundo. Ŝi ne legis ilin tuj, dirante al si tiutempe: "Ĉi tiuj apartenas al infano, sed infanoj rajtas havi privatecon."

Legu pli pri Anne Frank


 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi