eventeo feedburner

La mondo en bildoj

Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • Esperanto.com elaĉetita por esperantista projekto

    La retadreso Esperanto.com, kiu longe estis posedata de usona privatulo, estis aĉetita de esperantistoj por nova, nuresperanta socia retejo. La nova retejo estas la dua provo krei esperantistan socian retejon, post Amikumu.com, kiu funkciis dum la jaro 2007 kaj tiam atingis proksimume 1.700 membrojn.

  • Lanĉita nova paĝaro pri filmo Esperanto estas..

    Slovaka versio de filmo "Esperanto estas..." kiel elstara dokumento akiris novan retejon. Ĝi do aldoniĝis al nemultaj lingvoj en kiuj tiuspeca retejo ekzistas. Sed filmo ekzistas en pli multaj lingvoj kaj tiuj meritas same sian propran retejon...

  • feti-chistes.es - Nova humura "klaku-speca" retejo

    Naskiĝis dulingva humura retejo (en Esperanto kaj en la hispana). Eblas publikigi humuraĵojn (aŭ ŝercojn, spritaĵojn, ĉiajn humurajn tekstojn), komenti, voĉdoni, sendi ilin al aliaj retejoj (ankaŭ al klaku, se indas!), ktp.

  • Edzperanto.org - Nova Retejo por Esperantistoj serĉantaj koramikojn.

    La retejo Edzperanto.org estas nun malfermita en Testo-fazo por uzantoj. Estu unu el la unuaj uzantoj de Edzperanto.org, kaj trovu vian koramikon!

  • La unua dublita filmo en Eo

    La projekto “Verda Filmejo” estis lanĉita la 1-an de junio 2009. Ĝi enhavas kvindekon da filmoj subtekstigitaj en esperanto kaj unu dublita.
    “Kin-Dza-Dza” estas komedia kaj profunde filozofia malutopia filmo, malfacile imagebla en sovetia Rusio.
    La filmon dublis Andreo Grigorevskij. Estas publikigata kun interkonsento de dublisto.

Episkopo eksiĝas pro akuzoj pri seksa molestado Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 7
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Socio
IRLANDO - 17-an de decembro, 2009.

 
Irlanda episkopo eksiĝas, kelkajn semajnojn post kiam lia pritrakto de akuzoj pri seksa molestado al infanoj estis severe kritikita. Raporto pri fitrakto fare de pastroj en la Dublina Ĉefdiocezo deklaris, ke la pritrakto fare de la episkopo en la 1980-aj jaroj estas "neakceptebla". Vatikano diris, ke la Papo akceptis lian eksiĝon kiel episkopon de Limerick. Dro Murray diris : "mi bone scias, ke mia eksiĝo ne povas nuligi la doloron, kiun la supervivintoj de fitrakto suferis en la pasinteco kaj ankoraŭ suferas ĉiun tagon."

La
tielnomata raporto Murphy pri seksaj fitraktoj en la Dublina Ĉefdiocezo de la periodo inter 1975 kaj 2004 forte kritikis la hierarkion de la Katolika Eklezio pro ties pritrakto de pastroj suspektataj pri seksaj atakoj al infanoj. La raporto diris, ke multaj episkopoj pli okupiĝis pri konservo de la reputacio de la Eklezio, prefere ol protekto de infanoj. Ĝi trovis, ke dum la tempo kiam Dro Murray estis helpa episkopo en Dublin de 1982 al 1996, li estis senkonsidera de plendoj pri pastroj kiuj poste fiagadis denove.

Dro
Murray diris tiusemajne, ke li profunde kaj komplete studis la raporton antaŭ ol decidi eksiĝi. "Mi humile pardonpetas refoje al ĉiuj fitraktitoj kiel infanetoj," li diris. "Al ĉiuj supervivintoj de fitrakto, mi ripetis, ke mia unua zorgo estos helpi ĉiele por helpi ilin trovi serenecon. Mi petis al la Sankta Patro, ke li permesu al mi eksiĝi kaj nomumi novan episkopon en la diocezo, ĉar mi kredas, ke mia ĉeesto kreos malfacilaĵojn por la supervivintoj, kiuj devas esti en unua loko en niaj pensoj kaj preĝoj."

La Dro
Murray partoprenis diskutojn pri sia estonteco kun la Papo en Vatikano pasintsemajne. Li diris, ke la Papo Benedikto akceptis lian eksiĝon lastan lundon, kaj konsentis, ke la Dro Murray revenos al Limerick por esti en sia diocezo kiam la eksiĝanonco estos farita.

La
raporto Murphy diris, ke la Episkopo Murray ne konvene traktis la suspektojn kaj zorgojn kiuj estis esprimitaj al li rilate al unu pastro, P. Tom Naughton en 1983. Iom poste, faktaj indicoj de figadaoj fare de Naughton aperis en alia paroĥo. Laŭ la raporto Murphy, la Episkopo Murray tute ne enketis pri pli fruaj suspektoj, kaj tio estas "neakceptebla". En majo 1998, Naughton deklaris sin kulpa pri ses akuzoj pri malĉasta atenco al tri knaboj en 1985 kaj 1986. Li estis enprizonigita por tri jaroj, poste reduktita al du jaroj. Merkredon, Naughton estis enprizonigita denove - ĉifoje por tri jaroj, pro seksatenco kiam li estis messervanto inter 1982 kaj 1984.
 
 

Komentoj  

 
0 # Eric Coffinet 2010-01-05 10:36 Evangelio laŭ Sankta Mateo 18/6 : "sed kiu igos fali unu el ĉi tiuj malgranduloj, kiuj kredas al mi, estus pli bone por tiu, se granda muelŝtono estus pendigita ĉirkaŭ lia kolo, kaj se li estus subakvigita en la profundon de la maro." Respondi | Citi | Citi
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi