Serĉi en la retejo
Eŭropo : lasttempaj artikoloj
- Ne al Tito-strato en Slovenio !
- Divorco finfine laŭleĝa en Malto
- Ratko Mladić arestita
- Islanda vulkano ĝenas eŭropan aertrafikon
- Sociaj movoj pliampleksiĝas en Hispanio
- Ĉu baldaŭ registaro en Belgio ?
- Mallonge el Eŭropo
- Princo Charles atingas atend-rekordon
- Ĉu Kadafi havas gravan sekreton pri Francio ?
- En Rusio ne plu estas Milico
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Grekio : malpermesite fumi ! |
|
|
| Eŭropo - Socio |
![]() GREKIO - 30-an de junio, 2009.
Grekio enkondukas malpermeson de fumado en hospitaloj, lernejoj, publikaj veturiloj kaj ĉiuj publikaj lokoj. Tiuj, kiuj rompas la novan leĝon alfrontu monpunojn de 500 eŭroj, kaj entreprenoj riskas perdi licencojn post kelkaj malrespektoj. Grekio estas la plej peze fumanta lando de la Eŭropa Unio : 40% de la loĝantaro fumas. Sed spiti la aŭtoritatojn estas nacia sporto kaj ne estas garantio, ke la malpermeso sukcesos. Malgrandaj kafejoj kaj restoracioj kun sidejoj mezurantaj malpli ol 70 kvadratajn metrojn povas elekti aŭ esti tabakoliberaj aŭ permesi sole al patronoj fumi. Pli grandaj ejoj povas havi klare identigitajn kaj ventolitajn fumzonojn. Por doni forton al la nova regularo, kiu ekvalidiĝos je la unua de julio, fumantoj kiuj malobeos la leĝon povos esti monpunita ĝis 500 eŭroj. Ĉe la unua ofendo, entreprenoj estos monpunitaj de 1000 eŭroj. Ripetaj kulpuloj alfrontos egale pli grandajn monpunojn, kaj fine, ĉe la kvara malobservo, ili povos riski perdi sian licencon. Ĉiujare, 20 000 Grekoj mortas pro tabakorilataj malsanoj kaj la kosto pri sanzorgo sume estas 1,5 miliardo da eŭroj. Multaj laboristoj estas submetataj al pasiva fumado. La greka ministro pri sanaferoj Dimitris Avromopoulos diris, ke la momento de vero alvenis, la malpermeso celas radikale transformi homajn kutimojn. Sed multaj Grekoj rigardas la novan leĝon kiel malobservon de civitanaj liberoj. Fronte al vasta civila malobeo, sinsekvaj registaroj ĉiam havis problemon observigi novan leĝon. Kaj sekve malgraŭ la malcedema lingvaĵo, ne estas garantio, ke la novaj aranĝoj sukcesos. |





GREKIO - 30-an de junio, 2009.
