Serĉi en la retejo
Eŭropo : lasttempaj artikoloj
- Ne al Tito-strato en Slovenio !
- Divorco finfine laŭleĝa en Malto
- Ratko Mladić arestita
- Islanda vulkano ĝenas eŭropan aertrafikon
- Sociaj movoj pliampleksiĝas en Hispanio
- Ĉu baldaŭ registaro en Belgio ?
- Mallonge el Eŭropo
- Princo Charles atingas atend-rekordon
- Ĉu Kadafi havas gravan sekreton pri Francio ?
- En Rusio ne plu estas Milico
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Gejaj grupoj koleras pro rimarkoj de la Papo |
|
| Eŭropo - Socio |
VATIKANO - 25-an de decembro, 2008.Gejaj grupoj kaj aktivuloj kolere reagis post kiam la Papo Benedikto la 16-a deklaris, ke la homaro devas esti savita de detrua konfuziĝo de seksoj. Dum parolado lundon, la Papo Benedikto diris, ke savi homaron de samseksema aŭ transseksema konduto estas tiel grava kiel protekto de la natura medio. La rimarkoj estis "malprudentaj kaj neakcepteblaj", la Brita Movado por Lesbiaj kaj Gejaj Kristanoj (LGCM) diris. Vladimir Luxuria, transgenra eksa itala deputito, nomis la papajn vortojn "doloraj". La disputo erupciis kiam novaĵoj aperis, ke la pontifiko faros sian unuan viziton al la Sankta Lando en majo venontjare. Benedikto la 16-a faris la rimarkojn en jarfina parolado al altranga vatikana personaro. Defendi la Dian kreon ne limigas al savo de la medio, li diris, sed ankaŭ temas pri protekto de homo kontraŭ si mem. Ne estis "eksmoda metafiziko" paroli pri "la homa naturo kiel Viro aŭ Virino", li diris. Tio estas la "lingvo de kreado, malestimi ĝin signifas sindetruon por homoj". La seksteorioj, li diris, estigas homan "mem-emancipon" de la Kreado kaj la Kreinto. "Pluvarbaroj meritas, jes, nian protekton sed la homo ne meritas ĝin malpli," li diris. Reagoj akraj La estro de la LGCM Sharon Ferguson diris, ke la papaj rimarkoj pravigas "atakojn al gejoj" kaj ĉikanadoj. "La Papo reduktas seksan orientiĝon al seksa ago, kvazaŭ tio neniel koncernus ankaŭ la identecon de la persono". Mark Dowd, strategiisto por Kristana ekologia grupo "Operation Noah", aldonis, ke la rimarkoj pruvas "mankon de malfermiteco al la komplekseco de la kreado". Kaj la transseksa Sinjorino Luxuria, kiu lastatempe perdis sian seĝon en la itala parlamento, ankaŭ akre reagis : "Sugesti, ke homoj kiel mi estas detruaj por aliaj homoj estas tre dolora". "Mi estas iu, kiu naskiĝis kiel viro kaj havas spiritan kaj virinan animon, kaj estas kontraŭdire, ke Papo pripensas homojn nur kiel estaĵoj el karno kaj ne el spirita flanko." La Papo disvastigas timojn, ke samseksemuloj minacas la planedon. Tio estas simple aberacia, opinias Giles Fraser, prezidanto de "Inclusive Church" , Anglikana movado favora al samseksemuloj. La Katolika Eklezio kontraŭas gejan edziĝon. Ĝi instruas, ke dum samseksemeco ne estas pekema, samseksemaj agoj ja estas. Antaŭe ĉimonate, Vatikano diris, ke la rezolucio de la Unuiĝintaj Nacioj kiu intencis malkrimigi samseksemecon estis neprudenta. "Maljusta diskriminacio" kontraŭ gejaj homoj devus esti evititaj, sed la uzo de vortoj kiel "seksa orientiĝo" kaj "seksa identeco" en la teksto "kreus gravan necertecon en la leĝo", ĝi diris. |



VATIKANO - 25-an de decembro, 2008.
La rimarkoj estis "malprudentaj kaj neakcepteblaj", la Brita Movado por Lesbiaj kaj Gejaj Kristanoj (LGCM) diris. Vladimir Luxuria, transgenra eksa itala deputito, nomis la papajn vortojn "doloraj". La disputo erupciis kiam novaĵoj aperis, ke la pontifiko faros sian unuan viziton al la Sankta Lando en majo venontjare. Benedikto la 16-a faris la rimarkojn en jarfina parolado al altranga vatikana personaro. Defendi la Dian kreon ne limigas al savo de la medio, li diris, sed ankaŭ temas pri protekto de homo kontraŭ si mem. Ne estis "eksmoda metafiziko" paroli pri "la homa naturo kiel Viro aŭ Virino", li diris. Tio estas la "lingvo de kreado, malestimi ĝin signifas sindetruon por homoj". La seksteorioj, li diris, estigas homan "mem-emancipon" de la Kreado kaj la Kreinto. "Pluvarbaroj meritas, jes, nian protekton sed la homo ne meritas ĝin malpli," li diris. 