Serĉi en la retejo
Eŭropo : lasttempaj artikoloj
- Ne al Tito-strato en Slovenio !
- Divorco finfine laŭleĝa en Malto
- Ratko Mladić arestita
- Islanda vulkano ĝenas eŭropan aertrafikon
- Sociaj movoj pliampleksiĝas en Hispanio
- Ĉu baldaŭ registaro en Belgio ?
- Mallonge el Eŭropo
- Princo Charles atingas atend-rekordon
- Ĉu Kadafi havas gravan sekreton pri Francio ?
- En Rusio ne plu estas Milico
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Escepta mamuta kranio eltrovita |
|
| Eŭropo - Sciencoj |
FRANCIO - 2-an de septembro, 2008.La "ekstreme malofta" fosiliiĝinta kranio de stepa mamuto estis eltrovita en centra Francio. La eltrovo en la regiono Aŭvernjo (france Auvergne) povus multe helpi doni pli klaran lumon sur la evoluon de ĉi tiuj grandegaj bestoj. Multaj izolitaj dentoj de stepa mamuto jam estis trovitaj, sed nur kelkaj skeletoj ekzisas. Kaj en ĉi tiuj ĝis nun ekzistantaj specimenoj, la kranio estas malofte sendifekta. Paleontologoj Frédéric Lacombat kaj Dick Mol priskribas ĉi tiun kranian specimenon kiel tre bone konservitan. Ĝi apartenas al vira stepa mamuto (latine Mammuthus trogontherii) kiu estis 3,7 metrojn alta kaj vivis proksimume antaŭ 400 000 jaroj, dum la periodo de Meza Plejstoceno. La besto havis pli-malpli 35 jarojn kiam ĝi mortis, taksas la esploristoj. La stepa mamuto havas fundamentan gravecon por la kompreno de la mamuta evoluo. Ĝi reprezentas la transiran fazon inter antikvaj specioj nomataj "suda mamuto" kaj la pli lastatempa "lanhara mamuto". Sed relative malmulte oni scias pri ĉi tiu interŝtupo. "Ĉi tiu specimeno havas ekstreman gravecon ĉar ni ne scias multe pri la Meza Plejstoceno," asertis Sro Mol, reprezentanto de la Muzeo de Naturaj Sciencoj en Roterdamo, Nederlando. La suda mamuta ŝajne loĝis en savana medio, kaj estis verŝajne "vaganta paŝtiĝinto", kiu sin nutris per arboj kaj arbedoj. Tamen, la muelaj dentoj de stepa mamuto kaj lanhara mamuto montras, ke ĉi tiuj bestoj jam adaptiĝis al paŝtiĝo surgrunde. Ĉi tio ŝajne reprezentas adaptiĝon al klimata ŝanĝiĝo ĉar mediaj kondiĉoj fariĝis pli malvarmaj kaj pli sekaj tra la Plejstocena periodo, la savanoj malaperis, cedante lokon al herba stepo. Mamutoj sekve devis adapti sian dieton. Laŭ teorio prezentita de kelkaj esploristoj, la suda mamuto iam vaste vivis en Eŭrazio. Ĝi tiame evoluis al malvarmadaptita formo, tio estas al la stepa mamuto, en orienta Azio, kie la klimato estis frosta dum la du lastaj milionoj da jaroj. Tamen, kiam Glacia epoko ekaperis trans la norda hemisfero, la stepa mamuto disvastiĝis eksteren de tiu azia zono, ĝi anstataŭis sian antaŭulon en Eŭropo kaj tuta Azio. La teamo intencas levi la kranion el la tero kaj transporti ĝi per kamiono al la Crozatier Muzeo en apuda urbo Le Puy-en-Velay. |



FRANCIO - 2-an de septembro, 2008.