Serĉi en la retejo
Eŭropo : lasttempaj artikoloj
- Ne al Tito-strato en Slovenio !
- Divorco finfine laŭleĝa en Malto
- Ratko Mladić arestita
- Islanda vulkano ĝenas eŭropan aertrafikon
- Sociaj movoj pliampleksiĝas en Hispanio
- Ĉu baldaŭ registaro en Belgio ?
- Mallonge el Eŭropo
- Princo Charles atingas atend-rekordon
- Ĉu Kadafi havas gravan sekreton pri Francio ?
- En Rusio ne plu estas Milico
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Plej longa tunelo en la mondo finborita |
|
|
|
| Eŭropo - Sciencoj |
![]() SVISLANDO / ITALIO - 16-an de oktobro, 2010.Giganta rokoborilo trarompis la lastas sekcion de alpa rokaro, por malfermi la plej longan tunelon de la mondo post 15 jaroj da fosado tra 13 milionoj da rokaj kubmetroj. Tiu tria tunelo konstruita sub montara pasejo de St Gotthard en la svisaj Alpoj estas 57 kilometrojn longa, tio estas tri kilometrojn pli longa ol la nuna rekordoposedanto, la Seikan-tunelo kun trajnligo inter du japanaj insuloj.Tiu ĉi nova tunelo ŝirmos altrapida trajnolinio kiu ekfunkcios en 2017 inter Zuriko en Svislando kaj Milano en Italio. Ĝi estos kerna parto de reto ligonta nordan kaj sudorientan Eŭropon. La trarompo, ĉeestita de 200 eminentuloj ĉe profundo de 30 kilometroj en la tunelo, estis elsendita de svisa televidstacio kaj spektita de eŭropaj ministroj pri transportado dum renkontiĝo en Bruselo. Ok laboristoj mortis dum la konstruo de la tunelo kaj la longaj penoj de la 2000 ministoj estis festitaj ĝuste super la trarompopunkto en la vilaĝo de Sedrun. ![]() La tunelo havos ekonomiajn utilojn, kun proksimume 300 trajnoj veturantaj tra ĝi ĉe rapideco de 250 kilometroj hore. Tio mallongigos la vojaĝon inter Zuriko kaj Milano je unu horo, kaj ligos la urbojn al reto ĝis Germanio. La tunelo estas ankaŭ rezulto de kampanjoj de ekologiistoj, kiuj postulis malpliiĝon de la tra-alpa vojotrafiko. Ili gajnis referendumon en 1994 por halti ŝarĝveturilojn kiuj transiris la montojn. En lastatempaj jaroj, Aŭstrio, Francio kaj Italio ankaŭ lanĉis du similajn relotunelajn projektojn tra orientaj kaj okcidentaj Alpoj. Ili laŭplane estos pli ol 50 kilometrojn longaj kaj ekfunkcios en la 2020-aj jaroj. |






SVISLANDO /
ITALIO - 16-an de oktobro, 2010.
Tiu tria tunelo konstruita sub montara pasejo de St Gotthard en la svisaj Alpoj estas 57 kilometrojn longa, tio estas tri kilometrojn pli longa ol la nuna rekordoposedanto, la Seikan-tunelo kun trajnligo inter du japanaj insuloj.

Komentoj
Abono RSS por komentoj de ĉi tiu artikolo.