Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Nova ico helpos al viroj klarigi la kvaliton de propra spermo Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Sciencoj
NEDERLANDO - 18-an de februaro, 2010.

Nederlandaj sciencistoj prilaboris icon (integran cirkviton) por kalkulo de koncentrado de spermatozooj en la spermo, informas ScienceDaily. Tiu ĉi ellaboro ebligas uzon hejme. Koncentrado de la spermo estas unu el plej gravaj karakterizoj de la fekundeco vira. Hodiaŭ tiajn analizojn oni faras nur en laboratorioj specialigaj kaj por precizeco necesas fari tiun analizon de 2 ĝis 5 fojoj.

Sistemo por kontrolo memstara ebligus ŝpari tempon kaj monon plibonigante la ekzaktecon de la diagnozo. Krome la viro ne devus fordoni spermon en kliniko, kio estas diskomforto psiĥologia. Esploristoj en la Instituto de nanoteknologioj MESA+ ĉe Universitato Twente ellaboris icon kiu eblas tre precize kalkuli la spermatozoojn.

La spermatozoojn oni tralasas trans kanalo mikroskopa kun elektrodoj.  En la momento de transiro de spermatozoo la rezisto inter elektrodaj ŝanĝiĝas kaj tiun ŝanĝon registras la sentilo. La esploradoj montris, ke la ico eblas distingi spermatozoojn kaj aliajn objektojn mikroskopajn. Raporto pri tio oni publikigos baldaŭ en la revuo Lab on a Chip. Nuntempe la scientistoj sub la gvido de Loes (legu Lus) Segerink esploradas la eblecon esplori du aliajn plej gravajn indikojn de la spermo: formon kaj viglecon (moviĝemon) de spermatozooj.

Fonto: http://medportal.ru/mednovosti/news/2010/02/17/chip/ (en la rusa)


Sendis al ni tiun artikolon Ivano Kossey. Dankon al li !


 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi