Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Francaj soldatoj intence elmetataj al atomaj testoj Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 7
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Sciencoj
FRANCIO - 17-an de februaro, 2010.

Francaj respondeculoj intence elmetis soldatojn al atomaj elprovoj en Saharo, laŭ esploristoj citantaj konfidencan francan militistan raporton. Almenaŭ estis unu testo kies celo estis "studo de la fiziologiaj kaj psikologiaj efikoj de atomarmiloj sur homoj", ili diras. La ĵurnalo Le Parisien, kiu montris eltiraĵojn de la dokumento hieraŭ mardon, citis la ministron pri Defendo kiu diris, ke li ne havas konon de la raporto.

Kelkaj iamaj soldatoj diras, ke ili malsaniĝis pro francaj testoj kiuj datiĝas el la 1960-aj jaroj. Ili plendis dum jardekoj, ke ili ne ricevis sufiĉan protekton kontraŭ radioaktivaj sekvaĵoj dum elprovoj, kaj iuj asertas, ke ili estis uzitaj kiel "kobajoj". Post longa tempo, dum kiu ĝi neis sian respondecon en la afero, la franca registaro pasintjare faris leĝon por kompensi veteranojn por sanproblemoj kiuj povus esti ligitaj al la testoj.

Esploristoj
ĉe la Observatorio de Armilaroj en Lyon, kiuj kunlaboras kun francaj veteranoj de la atomaj testoj, diris, ke la raporto de ili citita estis skribita en la 1990-aj jaroj kiel superrigardo de francaj elprovoj, kaj, ke ĝiaj informoj estis ĉerpitaj el sekretaj militistaj dokumentoj. Ĝi priskribas intereson en la studado de "la fiziologiaj kaj psikologiaj efikoj de atomarmiloj sur homoj" rilate al la franca kvara testo, nomita "Gerboise Verte", la 25-an de aprilo 1961. Ĝi diras, ke soldatoj estis deplojitaj en "taktikajn eksperimentojn" dum la testo.

Patrice
Bouveret, esploristo ĉe la Observatorio de Armilaroj, diris, ke la raporto estas la plej eksplicita indiko ĝis nun, ke francaj respondeculoj intence elmetis testpartoprenantojn al danĝeraj kromefikoj. "Ĝis hodiaŭ ni neniam havis rektan kalkulon de soldatoj uzitaj en ĉi tiuj manovroj," li rakontis al la brita BBC. "La francaj respondeculoj sciis, ke ili tiam metis la soldatojn en danĝeron, kiam ili sendis ilin al tiuj testoj, kaj malpleje ili estus devintaj fari aranĝojn por protekti ilian sanon." La ministro pri Defendo Hervé Morin, citita de la ĵurnalo Le Parisien, deklaris, ke li nenion scias pri tiu raporto kaj emfazas, ke la nivelo de radiado al kiu partoprenantoj estis elmetitaj estis "tre malforta".

La
franca parlamento aprobis la registaran leĝon por monkompensi veteranojn pasintmonate. Sed veteranoj plendas, ke la leĝaj kondiĉoj estas tro restriktaj kaj, ke nur parteto de tiuj tiam trafitaj de la testoj povos ricevi kompenson. Ili estas kampanjantaj por ke la leĝo inkluzivu pli da testoj, pli larĝan geografian zonon, kaj pli grandan nombron de malsanoj, kiam ĝi ekvalidiĝos post kelkaj monatoj.

Francio
faris 17 atomajn testojn en la alĝeria Saharo en la 1960-aj jaroj. Francio poste transmetis siajn elprovojn al Franca Polinezio, kie pliaj 193 testoj estis kompletigitaj ĝis la lasta en 1996.

 
 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi