Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Esploro trovas neniun ligon inter cerbotumoroj kaj poŝtelefonoj Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 4
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Sciencoj
SKANDINAVAJ LANDOJ - 10-an de decembro, 2009.

 
Tre granda, 30-jara studo farita sur ĉiuj en Skandinavio montras neniun ligon inter uzado de poŝtelefono kaj cerbotumoroj, esploristoj raportas. Malgraŭ tio, ke uzado de poŝtelefonoj ege altiĝis en la 1990-aj jaroj kaj poste, cerbotumoroj ne fariĝis pli oftaj dum tiu tempo, la esploristoj raportis en la usona Revuo de la Nacia Instituto pri Kancero. Iuj grupoj de aktivulo kaj kelkaj esploristoj estigis zorgojn pri ligo inter poŝtelefonoj kaj diversaj tipoj de kancero, inter kiuj cerbotumoroj, kvankam jaroj da esploroj ne establis konekton.

"Ni ne eltrovis iun ajn klaran ŝanĝon en la longatempaj tendencoj en la ofteco de cerbotumoroj de 1998 al 2003 en iu subgrupo," Isabelle Deltour de la Dana Kancero Societo skribas. la teamo de Sinjorino Deltour analizis ĉiujaran oftecon de du specoj de cerbotumoro - glioma kaj meningioma - inter plenkreskuloj jaraĝaj de 20 al 79 de Danio, Finnlando, Norvegio kaj Svedio, de 1974 ĝis 2003. Ĉi tiuj landoj ĉiuj havas bonajn kancerregistrejojn kiuj tenas kalkulojn de konataj kancerokazoj. Ĉi tio reprezentis preskaŭ la tutan plenkreskulan loĝantaron de 16 milionoj da homoj, ili diris.

Super
la 30 jaroj dastudado, preskaŭ 60 000 pacientoj ricevis diagnozon de cerbotumoroj. "En Danio, Finnlando, Norvegio kaj Svedio, la uzo de poŝtelefonoj forte pliiĝis en la mezaj 1990-aj jaroj. Sekve, tendencoj en ofteco de cerbotumoro post 1998 povus doni informojn pri ebla tumorriskoj ligitaj kun uzado de poŝtelefono," la esploristoj skribas. Ili vidis tamen malgrandan, konstantan pliiĝon de cerbotumoroj, sed ĝi komenciĝis en 1974, longe antaŭ ol poŝtelefonoj ekzistis. "De 1974 ĝis 2003, la oftec-indico de glioma pliiĝis je 0,5% ĉiun jaron inter viroj kaj je 0,2% ĉiun jaron inter virinoj". Ofteco de meningiomaj tumoroj altiĝis je 0,8% jare inter viroj, kaj altiĝis je 3,8 % jare inter virinoj en la mezaj 1990-aj jaroj.

Sed
ĉi tiu pliiĝo okazis plejparte inter virinoj kiu havas pli ol 60 jarojn, kiuj jam plejprobable emas havi cerbotumorojn, rimarkigas la scinetistoj. Aldone, fariĝis pli facile diagnozi ĉi tiujn tumorojn pro pli bonaj specoj de cerbaj scintigrafioj. Entute, ne estis grava skemo, ili diris. "Neniu ŝanĝo en tendencoj de ofteco estis observita de 1998 al 2003," ili aldonas. Se tumoroj komenciĝus ekaperi, oni ja estus vidinta ilin, se oni supozas, ke ili bezonas de 5 al 10 jaroj por disvolviĝi, ili diris.

Povas esti
, laŭ la teamanoj de Sinjorino Deltour, ke necesas pli ol 10 jaroj al tumoroj kaŭzitaj de poŝtelefonoj por aperi, kaj ke la tumoroj estas tro maloftaj en ĉi tiu grupo por montri specifan tendencon, aŭ, ke estas tendencoj sed en subgrupoj tro malgrandaj por esti mezuritaj en la esploro... Same ankaŭ eblas, ke poŝtelefonoj ne kaŭzas cerbotumorojn, ili aldonis.

Plejparto de sciencaj esploroj montras neniun ligon inter uzado de poŝtelefono kaj cerbotumoroj, kaj esploristoj kiuj provas trovi konekton ne trovis biologian klarigon pri kiel poŝtelefono povus kaŭzi kanceron. "Pro la alta ĝeneraleco de poŝtelefono en ĉi tiu loĝantaro kaj tutmonde, pli longa studado de tendencoj en ofteco de cerbotumoro estas necesa," sinjorino Deltour konsilis. 

Artikolo tradukita el National Post
 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi