Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Viroj kaj virinoj respondas malsame al danĝero Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 2
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Sciencoj
POLLANDO - 01-an de decembro, 2009.

 
Viroj kaj virinoj reagas malsame fronte al danĝero, cerba scintigrafia studo sugestas. Teamo el Krakovo, en Pollando, uzis praktikan magnetan resonancofiguradon (angle fMRI) por rigardi cerban agadon, kiam al 40 volontuloj estis montritaj diversajn bildojn. Viroj montris agadon en cerbaj partoj kiuj pritraktas kian agon ili faru por eviti alfronti danĝeron. Sed la esploro, prezentita de la Radiologia Societo de Nordameriko, trovis pli da cerba agado en la emociaj centroj de virinaj cerboj.

La
esploristoj, de la Hospitala Universitato en Krakovo, faris skanadon sur 21 viroj kaj 19 virinoj. Cerba agado estis kontrolita dum al tiuj volontuloj estis montritaj bildojn de objektoj kaj bildoj de ordinara vivo, destinitaj por elvoki malsamajn emociajn statojn. La bildoj estis montritaj en du sesioj. Por la unua sesio, nur negativaj bildoj estis montritaj. Por la dua sesio, nur pozitivaj bildoj estis montritaj.

Dum ili vidis negativajn bildojn, virinoj montris pli fortan kaj pli vastan agadon en la maldekstra parto de la cerbo. Ĉi tiu estas la loko kiu transsendas sentajn informojn al dolor- kaj plezurcentroj de la cerbo.

Viroj montris pli fortan agadon en loko de la cerbo nomata la "maldekstra insulo", kiu ludas kernan rolon en regado de nevolaj funkcioj, interalie spirado, korobato kaj digesto. Esence, agado en ĉi tiu loko pretigas la korpon fuĝi danĝeron, alfronti ĝin. Tio estas la tielnomita "batalo- fuĝorespondo ". La esploristo Dro Andrzej Urbanik diris : "Ĉi tiu povus signali, ke fronte al danĝeraj situacioj, viroj pli probable ol virinoj ekagos."

Dum
ili vidis pozitivajn bildojn, virinoj montris pli fortan agadon en loko de la cerbo ligita kun memoro. Kun viroj, la pli forta agado estis registrita en loko ligita kun vidado. Laŭ la Dro Urbanik, ĉi tiuj malsimilecoj sugestas, ke virinoj povus analizi pozitivajn stimulojn en pli larĝa socia kunteksto kaj asocii pozitivajn bildojn kun apartaj memoraĵoj. Ekzemple, bildo de ridetanta infaneto povus elvoki memorojn de virina propra infano je tiu aĝo. Male, viraj respondoj plejparte estas malpli emociaj.
 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi