Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Malkovrita en Majorko la unua “hispana” kometo post 1932 Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 2
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Sciencoj
HISPANIO - 08-an de oktobro, 2009.

La Astronomia Observatorio el Majorko (OAM) anoncis la malkovron, el sia observejo el La Sagra (Granada montaro), de nova perioda kometo, la unua el hispana deveno post 77 jaroj. La OAM diris, ke estas la unua fojo, ke hispana observejo malkovras novan kometon post 1932, kiam oni eltrovis la kometon C/1932H1 el Nacia Astronomia Observatorio, ĉe Madrido.

La Internacia Astronomia Unio (IAU), kiu nomis la kometon 2009QG31La Sagra, oficiale komunikis, ke la malkovro estis konfirmita de observejoj el Havajo, Aŭstralio kaj Eŭropo. La nova malkrovo okazis el la observejo kiun la OAM havas en La Sagra. Temas pri robota instalaĵo kiu dediĉas sin al spurado de malgrandaj objektoj de la Sunsistemo, speciale asteroidoj proksimaj al la Tero (NEO-oj).

La kometo estis detektita 170 milionojn de kilometroj for de ni ĉe la konstelacio de Amforo. Oni kapablis detekti ĝin ĉar ĝi estas perioda kometo kiu alproksimiĝas al la Suno post 6,77 jaroj kaj estigas voston 12.000 kilometrojn longa, preskaŭ tiel granda kiel la Tero.

La OAM, en la unua jaro de funkciado de sia observejo en La Sagra, atingis, ke ĝi fariĝu la unua centro pri spurado de malgrandaj objektoj en Eŭropo, post longa pretigo.

La teksto estas miksaĵo inter diversaj fonto.

Fotoj : El Mundo




 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi