Serĉi en la retejo
Eŭropo : lasttempaj artikoloj
- Ne al Tito-strato en Slovenio !
- Divorco finfine laŭleĝa en Malto
- Ratko Mladić arestita
- Islanda vulkano ĝenas eŭropan aertrafikon
- Sociaj movoj pliampleksiĝas en Hispanio
- Ĉu baldaŭ registaro en Belgio ?
- Mallonge el Eŭropo
- Princo Charles atingas atend-rekordon
- Ĉu Kadafi havas gravan sekreton pri Francio ?
- En Rusio ne plu estas Milico
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Ĉu baldaŭ registaro en Belgio ? |
|
|
|
| Eŭropo - Politiko |
BELGIO - 17-an de majo, 2011.La estro de la belga franclingva socialisma partio, Elio Di Rupo, ricevis peton lundon 16an de majo de la Reĝo Albert la 2a formi novan registaron. Li iĝus per tiu misio, se ĝi sukcesus, la proksima belga ĉefministro. "La reĝo ricevis en aŭdienco tiun vesperon en la kastelo de Laeken S-ron Elio Di Rupo. Li donis al li mision por formi registaron kaj petis al li preni ĉiun utilan iniciaton tiucele. S-ro Di Rupo akceptis tiun mision", indikas mallongan komunikon de la reĝa palaco. La intertraktadoj por la formado de nova registaro enkotiĝis ekde la elektoj de la 13a de junio 2010 pro la fortaj diverĝoj inter nederlandlingvanoj en Flandrio kaj franclingvanoj en Valonio pri la la estonteco de la institucioj en la reĝlando. Dum la somero de 2010, la 59-jara S-ro Di Rupo estis ŝarĝita de misio pri "projekto de formado" de la registaro, kiu malsukcesis komence de septembro. De tiam, fronte al la blokado, la reĝo nomumis plurajn intertraktantojn sed li neniam formale petis al respondeculo formi registaron. La socialisma Partio (PS) gvidita de Elio di Rupo sukcesis en la balotadoj ĉe franclingva flanko, en Valonio kaj en Bruselo, dum la sendependistoj de la Nova Fandra Alianco (N-VA) de Bart De Wever siaflanke venkis ĉe la nederlandlingva parto de Belgio, Flandrio. Jam de unu jaro ne plu estas registaro en Belgio pro la malakordo inter ambaŭ partoj de la lando. La lasta registaro nun nur okupiĝas pri ĉiutagaj aferoj. |





BELGIO - 17-an de majo, 2011.
Dum la somero de 2010, la 59-jara S-ro Di Rupo estis ŝarĝita de misio pri "projekto de formado" de la registaro, kiu malsukcesis komence de septembro. De tiam, fronte al la blokado, la reĝo nomumis plurajn intertraktantojn sed li neniam formale petis al respondeculo formi registaron. 