Serĉi en la retejo
Eŭropo : lasttempaj artikoloj
- Ne al Tito-strato en Slovenio !
- Divorco finfine laŭleĝa en Malto
- Ratko Mladić arestita
- Islanda vulkano ĝenas eŭropan aertrafikon
- Sociaj movoj pliampleksiĝas en Hispanio
- Ĉu baldaŭ registaro en Belgio ?
- Mallonge el Eŭropo
- Princo Charles atingas atend-rekordon
- Ĉu Kadafi havas gravan sekreton pri Francio ?
- En Rusio ne plu estas Milico
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Ĉu Kadafi havas gravan sekreton pri Francio ? |
|
|
|
| Eŭropo - Politiko |
![]() LIBIO / FRANCIO - 17-an de marto, 2011.La libia reĝimo anoncas, ke ĝi baldaŭ malkaŝos detalojn pri pagoj faritaj al la franca prezidento Nicolas Sarkozy por financi lian balotkampanjon de 2007, deklaras Saif al Islam, unu el la filoj de Muammar Kadafi. Pridemandita de Reuters, la franca prezidenta servo malkonfirmis, ke la ŝtatestro profitis de mono el Libio. En intervjuo kun la eŭropa televidprogramo Euronews, Saif al Islam petas al la franca prezidento, kiun li finomas "klaŭno", "redoni la monon" kaj asertas, ke li havas "ĉiujn detalojn pri la bankaj kontoj, la dokumentoj, kaj la pagoj ." Muammar Kadafi minacis lastan semajnon malkaŝi "gravan sekreton" ligita al la franca prezidenta kampanjo de 2007, kiu povus faligi la nunan prezidenton Sarkozy, se tiu lasta persistas agnoski la Nacian Konsiliaron pri Transiro (NKT) kiel nura reprezentanto de la libia popolo. Tiu minaco estis disvastigita de la ŝtata libia televido En la intervjuo, la filo Kadafi precizigas siajn eldirojn. Pridemandite pri la fakto, ke Francio estis la unua lando kiu agnoskis la NKT instalitan en Benghazi, Saif al Islam respondas: "Unue necesas, ke Sarkozy redonu la monon kiun li akceptis de Libio por financi sian balotkampanjon. Ni financis lian kampanjon, kaj ni tion povas pruvi. Ni estas pretaj ĉiom malkaŝi. La unua afero kiun ni petas al tiu klaŭno, estas redoni la monon al la libia popolo", aldonas li. Saif al Islam asertas, ke tiu helpmono estis akordita al Nicolas Sarkozy "por ke li agu por la libia popolo". "Sed li seniluziigis nin. Li redonu nian monon. Ni havas ĉiujn detalojn, bankajn kontojn, dokumentojn, kaj pagpruvojn. Ni malkaŝos ĉion baldaŭ", aldonas li. Forte kritikita pro lia rezerviĝemo fronte al la ribeloj en Tunizio kaj en Egiptio, Nicolas Sarkozy provas reakiri unuan lokon pri la libia afero en internacia diplomatio, kaj proponis frapi celatajn lokojn por helpi al la loĝantaro. Kvankam ĝis nun ne sekvita de la Eŭropa Unio, la tre firma pozicio de Francio surprizis. Al Nicolas Sarkozy estis riproĉite, ke li bonvenigis la libian diktaroron grandbombaste en Parizo en 2007 kaj insistis pri la perspektivo de komercaj kontraktoj kun tiu lando. |





.jpg)
LIBIO /
FRANCIO - 17-an de marto, 2011.