Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Ĉu Venezuelo implikita en terorismo en Hispanio ? PDF Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Politiko
HISPANIO /  VENEZUELO - 05-an de oktobro, 2010.


La tria vicprezidanto de la hispana registaro kaj ministro pri Teritoria Politiko, Manuel Chaves, agnoskas, ke estas necese, ke Venezuelo faras "penadon" por klarigi la dubojn pri la rilato kun ETA kaj ĝi laboras kiel eble plej efike por klarigi la dubojn. Tamen, li protestis, ke pri la deklarojn de la ETA-anoj oni devas ĉiam dubi.

"Mi kredas, ke la deklarojn de ETA-anoj (hispane "etarras") oni devas meti ĉiam en frostujo", asertis la tria vicprezidanto al Telecinco. Antaŭe deklaris siaflanke du "etarras" senditaj al malliberejo, ke ili ricevis kursojn en Venezuelo en la somero de 2008 fare de la teroristoj Arturo Cubillas Fontan kaj José Laurenzo Ayestaran.

Plie, li rememorigis, ke la hispana registaro jam petis informon al la registaro de Venezuelo kaj, laŭ la datumoj kiujn ĝi ricevos, "ĝi agos kaj ĝi prenos la oportunan decidon". Chaves konsideras "tre necese", ke Venezuelo "faru sian plejeblon por forigi la dubojn kiuj povas stari pri sia rilato kun la eŭska terorisma organizo." diris la prezidento de Venezuelo en tre klara deklaro.

La ambasadoro de Venezuelo en Hispanio, Julián Isaías Rodríguez, deklaris, ke sia lando havas "seriozajn dubojn" pri tiuj deklaroj de du "etarras", kaj sin demandas, ĉu la deklaroj vere estis "plene propravolaj". "La supozita konfeso eble estis ne tre regule eltirita, kaj se tiel estas, ĝi havos neniun valoron en justico", li klarigis.

Cubillas, kiu estas akuzita de la du "etarras", estas nun direktoro de la Oficejo de Administrado kaj Servoj de la Ministerio pri Agrikulturo en la registaro de Hugo Chávez.


Fonto : Europapress

Legu pli pri ETA


 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi