Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Germanio aprobas planon por plu-funkciado de atomcentraloj PDF Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 2
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Politiko
GERMANIO - 28-an de septembro, 2010.


La germana registaro aprobis, mardon 28-an de septembro, la gravajn orientiĝojn de sia energia politiko por la venontaj jaroj. Tio estas tre polemika plano kiu precipe antaŭvidas la plilongigon de funkciado de 17 atomcentraloj en la lando. Ĉi tiuj devus vidi sian ekziston etendita por mezume pliaj 12 jaroj.

La maldekstra registaro en 1998 tiam decidis ilian fermon ĝis 2021, sed la nuna centra-dekstra koalicio de  la kancelierino Angela Merkel malakceptis ĉi tiun tiaman leĝon kaj decidis ties nuligon kiel unu el la centraj punktoj de sia programo. La preparo de ĉi tiu plano estis tamen malfacile elfarita, kaj la registaro bezonis preskaŭ unu jaron por tion fari. La aprobo de la plano en ministrara konsilio estis akompanita de protestoj de 300 kontraŭatomaj aktivuloj antaŭ la Ministerio pri Justico.

La malfacile trovita interkonsento ene de la registara koalicio de Sinjorino Merkel, komence de septembro, antaŭvidas, ke la energiaj firmaoj kiuj funkciigas la atomcentralojn elspezos parton de siaj gajnaĵoj en la evoluado de renovigeblaj energiofontoj. Sekve proksimume 3 suplementaj miliardoj da eŭroj jare estos dediĉitaj al renovigeblaj energiofontoj. La plano ankaŭ antaŭvidas, ke financa subteno ĝis 2,5 miliardoj da eŭroj jare, ekde la jaro 2011, estos dediĉita al esploro en puraj teknologioj kaj renovigeblaj energiofontoj.

Tiu leĝo estis tre forte kritikita. Angela Merkel kaj sia registara teamo estis akuzitaj, ke ili kapitulacis antaŭ la atomenergiaj interesgrupoj. Meze de septembro, grandega manifestacio kolektis dekmilojn da personoj en Berlino, kiuj protestis kontraŭ la pli longa vivdaŭro donita al atoma energio en Germanio kaj aliaj agoj estas antaŭviditaj ĉe la komenco de oktobro en pluraj germanaj urboj.

Fonto : Novaĵagentejo AFP


 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi