Serĉi en la retejo
Eŭropo : lasttempaj artikoloj
- Ne al Tito-strato en Slovenio !
- Divorco finfine laŭleĝa en Malto
- Ratko Mladić arestita
- Islanda vulkano ĝenas eŭropan aertrafikon
- Sociaj movoj pliampleksiĝas en Hispanio
- Ĉu baldaŭ registaro en Belgio ?
- Mallonge el Eŭropo
- Princo Charles atingas atend-rekordon
- Ĉu Kadafi havas gravan sekreton pri Francio ?
- En Rusio ne plu estas Milico
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Ekstremdekstra partio eniras unuafoje svedan parlamenton |
|
|
|
| Eŭropo - Politiko |
![]() SVEDIO - 22-an de septembro, 2010.Kontraŭenmigra partio en Svedio gajnis unuafoje seĝojn en parlamento. Ĉu tio estas signo, ke dekstremegaj partioj akiras ĉiam pli da influo en Eŭropo ? La "Sverigedemokraterna" (Svedaj Demokratoj - SD), kiuj priskribis kreskon de islama malplimulto en la lando kiel la plej granda fremda minaco ekde la Dua Monda Milito, gajnis 20 seĝojn en parlamentaj balotadoj lastan dimanĉon, lasante sekve la du ĉefajn partioblokojn sen plimulto. La centra-dekstra reganta koalicio, kiu gajnis 49,3% de voĉdonoj, rifuzas kaj elĵetas ajnan intertraktadon kun la ekstremdekstrema grupo kaj diris, ke ĝi male rigards al la Verda Partio por subteno. "Mi parolu klare ... Ni ne kunlaboros nek dependos de Svedaj Demokratoj," Fredrik Reinfeldt, la ĉefministro kaj gvidanto de la Modera Partio, deklaris post kiam sia partio maltrafis plimulton je nur tri seĝoj. ![]() Sed la gvidantoj de la Verda Partio, kiu atingis sian plej bonan balotrezulton iam ajn, aperis hezitema al partnereco kun la centra-dekstra partio. "La mandato kiun ni ricevis de niaj balotintoj ne permesas al ni fariĝi subtena partio por registaro kun politiko pri klimato, kiu igas klimatajn celojn neatingeblja por 200 jaroj," Maria Wetterstrand,kunestrino de la Verda Partio, diris. "Neniu en la [centra-dekstra] Alianco estis en kontakto kun ni," Peter Eriksson, la alia kunestro aldonis. La Sociaj Demokratoj, kiuj unuafoje kreis koalicion kun la Verda kaj Maldekstraj partioj por pliigi siajn ŝancojn akiri pli da povo, finfine suferis historian malvenkon, kun nur 30,9% de voĉdonoj, tio estas grava perdo kompare kun 35,3% en 2006. Multaj Svedoj esprimis seniluziiĝon kaj mirigon, ke la Svedaj Demokratoj gajnis tiom da seĝoj en la parlamento. Pli ol 6000 protestantoj kunvenis en centra Stokholmo lundon. Miloj da aliaj, vestita per nigraj ŝtofoj kiel esprimo de funebro, marŝis silent en aliaj urboj de la lando. La SD, kiuj festis sian historian eniron en parlamento, malakceptis timojn, ke la partio povus kaŭzi leĝdonan kaoson. "Ni ne kaŭzos problemojn. Ni prenos nian respondecon. Tio estas mia promeso al la sveda popolo," Jimmie Åkesson, estro de la partio 31-jaraĝa, deklaris. La SD kampanjis pri avertoj de islama "kreskanta influo" en la lando. Kent Ekeroth, lia sekretario pri internaciaj aferoj, diris, ke etnaj (originaj) Svedoj povus fariĝi "dua-klasaj civitanoj". La partio asertas, ke enmigrado en Svedion estas drenanta kaj malriĉiganta la bonfaran sistemon, kaj ĝi deziras tranĉi azilon kaj enmigradon de parencoj de homoj jam vivanta en Svedio je 90%. Enmigrintoj konsistigas 14% de la loĝantaro de la lando kiu entute kalkulas 9,4 milionoj da loĝantoj. La plej grandaj grupoj de ne-eŭropaj enmigrintoj en la lasta jardeko estis Irakanoj kaj Somalianoj. Tut-eŭropa fenomeno La altiĝo de la ekstremdekstra opnio en Svedio estas la plej lasta signo, ke kontraŭenmigradaj sentoj aperas trans tuta Eŭropo.En Nederlando, la kontraŭenmigrada Partio de Libereco, kiu deziras malpermesi la Islaman sanktan libron Koranon kaj ferm islamajn lernejojn, atingis tre bonajn rezultojn dum la lastaj balotadoj en junio. La ekstremdekstra partio Jobbik Hungario, kiu kampanjis per kontraŭjudismo kaj kontraŭ Romaoj, ankaŭ eniris lanacian parlamenton por la unua fojo en aprilaj balotadoj. La franca registaro lanĉis kampanjon pri kontraŭleĝaj enmigrintoj kaj specife celis Romaajn enmigrintojn vivantajn en tendaroj. La itala Norda Ligo, kiu estas parto de la koalicia registaro, ankaŭ faris fortajn rezultojn en lastatempaj balotadoj. La registaro de Silvio Berlusconi enkondukis leĝojn kiuj ebligas aŭtoritatojn monpuni kaj malliberigi kontraŭleĝajn enmigrintojn. Matthew Goodwin, lekciisto en politiko ĉe la Universitato de Nottingham en Britio, klarigis al ĵurnalistoj, ke la sukceso de la SD "reflektas pli larĝan tendencon en Okcidenta - kaj en Orienta Eŭropo". "Svedio historie ne havis sukcesan ekstremdekstran partion," li diris. "Komence, la ekstremdekstruloj kampanjis tre malfacile per la aserto, ke enmigrintoj kaj aliaj malplimultaj grupoj forprenas laborpostenojn kaj sociajn loĝlokojn. Sed tio, kion ni vidis super la lastaj 20 jaroj estas movo en la diskurso de tiuj ekstremdekstraj partioj al vere emocia diskurso kaj islamofobio." Vidu la oficialan retejon pri labalotadoj en Svedio Vidu la retejon de SD-estro Jimmie Åkesson Vidu la paĝon pri Fredrik Reinfeldt (ĉefministro de Svedio) |






SVEDIO - 22-an de septembro, 2010.
La altiĝo de la ekstremdekstra opnio en Svedio estas la plej lasta signo, ke kontraŭenmigradaj sentoj aperas trans tuta Eŭropo.