Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Turkio permesas di-servon por Armenoj PDF Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 8
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Politiko
TURKIO / ARMENIO - 20-an de septembro, 2010.


Miloj da turistoj venintaj el Armenio kaj el ĉiuj partoj de la armena diasporo kunvenis tiun dimanĉon 19-an de septembro, en la malgranda preĝejo de la insulo Aĥtamar, kiu troviĝas meze de la lago Van, en oriento de Turkio. Unuafoje ekde la genocido de Armenoj en 1915, la turka ŝtato permesis okazigi religian ceremonion en ĉi tiu 10-jarcenta preĝejo, unu el la plej sanktaj lokoj por ĉiuj Armenoj, kies renovigado finiĝis en 2007.

Sur la ŝipo kiu faras ligon inter la lagobordo kaj la insuleto, Rozannah ĵetas kisojn al la preĝejo kaj jam komencas kanti religiajn kantojn. Ŝi fotas sian filon, junulon kiu surhavas T-ĉemizon kun larĝa kristana krucifikso. "Estas eksterordinare, ni venis per aŭto de Erevano por vidi tion ĉi," entuziasmiĝas Ararat, la patro.

"Tio ja estas historia tago. Sed se la krucifikso estus instalita en la supro de la preĝejo, tien estus pli da homoj venintaj", taksas ĉi tiu viro kies familio originas de Erzurum, "en la antikva okcidenta Armenio", li specifas, kaj nun en orienta Turkio.

Multenombraj Armenoj fakte bojkotis la festadon. La armena patriarkeco de Eŝmiadzine malakceptis la ideon ekspedi reprezentantojn tien. Turkio promesis, ke larĝa metala krucifikso estos riparita kaj reinstalita ĉe la supro de la preĝejokupolo.
Fine, "pro teknikaj kialoj", ĝi estis metita ĉe la piedo de la preĝejo. "Sen tiu kialo, la diasporo verŝajne estus trovinta alian pretekston por ne veni, sed ĝi ne estus tiel akceptebla kiel tiu", asertas la juĝisto Baskın Oran, turka intelektulo kiu laboras en asocio de turka-armena dialogo, kiu ĉeestis la renkonton. "Kiel ĉiam, la registaro faras aferojn nur duone, sed tio tamen estas komenco. Tabuo falis", li aldonas.

"Tio estas tre grava paŝo antaŭen por solvi problemojn inter nia du landoj", taksas siaflanke Ruben, emeritiĝinta policisto veninta el Erevano en Armenio. "Ni venas ĉiun jaron ekde 2005 kaj estas grandega ŝanĝo de pensmaniero en Turkio."

La okazaĵo, sekvita de multenombraj amaskomunikiloj kaj kiun ĉeestis pluraj kurdaj reprezentantoj, estis prezentita de la turka registaro kiel malfermo al kristanaj malplimultoj. La registaro turka ankaŭ deziris elmontri sian bonvolon koncerne al Armenio, kun kiu intertraktadoj atingis blokiĝon. Alia di-servo jam estis permesita en fama greka monaĥejo la 15-an de aŭgusto.

"Tiu okazaĵo estas defio ĵetita kontraŭ la ŝtato, kaj maniero alporti ŝanĝon kaj demokratiiĝon en Turkion, sed Aĥtamar estas escepto, la normala bildo por armena heredaĵo estas bildo de detruo ", notas Macaw Sarafian, manaĝero de la instituto Gomidas de Londono. "Sed mi estu optimisma".

Proksimume 2 000 - 3 000 vizitantoj partoprenis la di-servonferio. "Ĉi tiu preĝejo estas nia heredaĵo", postulas Krikor Kradjian, Armeno kiu venas el Libano. "Mi havas 60 jarojn, kaj tio estas la unua fojo kiam mi eniras Turkion," li diras, emociigita ĉar li spertas ĉi tiun historian momenton. "Veni ĉi tien estis ĉiam terura premsonĝo por ni, ni estis ĉiam timemaj. Sed, nun estas tempo paroli pri nia Historio. Tiuj kiuj oponas al ĉi tiun eventon un tagon ankaŭ venos... "


Fonto : Artikolo redaktita de Guillaume Perrier el Aĥtamar, por la franca gazeto Le Monde. Traduko Eventeo.

Vidu ankaŭ la retejon de Baskın Oran


 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi