Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Turkio, inter Eŭropo kaj Islama mondo... PDF Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Politiko
TURKIO / EŬROPA UNIO - 16-an de septembro, 2010.


La Eŭropa Unio perdis multe de sia populareco en Turkio. Turkoj deziras pli da kunlaboro kun la Islama mondo, laŭ la lasta ĉiujara opinisondo farita de la instituto Transatlantic Trends kaj publikigita de German Marshall Fund (GMF). En 2004, unu jaron antaŭ la malfermo de intertraktadoj por membriĝo de Turkio en la Eŭropan Union, 74 % el la Turkoj deklaris sin favoraj al membriĝo al la EU en opinisondo de GMF, dum en 2010, ili estas nur 38 %, laŭ ĉi tiu enketo.

Ĉi tiu enketo estis plenumita en Turkio, en Usono kaj en 11 landoj de la EU sur reprezentaro de 1 100 personoj. Kaj la nombro de sonditaj Turkoj kiuj asertas esti favoraj al pli mallarĝa kunlaboro de ilia lando kun la Islamaj ŝtatoj de Mezoriento duobliĝis inter 2009 kaj 2010, tio estas de 10 al 20 %.

Koncerne la atoman programon de Irano, 48 % el la Turkoj deklaras, ke ili ne maltrankviliĝas pri ĉi tiu programo. Okcidentaj landoj akuzas Iranon, ke ĝi volas fabriki atomajn armilojn, kaj Irano siaflanke asertas evoluigi programon kun nuraj civilaj celoj.

Eŭropanoj, cetere, daŭre restas tre dividitaj pri la membriĝo de Turkio en la EU : 38 % el la pridemanditoj estas favoraj al ĝi, kontraŭ 48 % kiuj ne estas.

La EU ekmalfermis intertraktadojn en 2005 kun la celo de la membriĝo de Turkio, sed la procezo ne plu antaŭeniras precipe pro la kontraŭstaro de pluraj landoj, inter kiuj Francio kaj Germanio, kiuj timas alvenon en la eŭropan klubon de granda lando de 73 milionoj da loĝantoj, preskaŭ ĉiuj islamanoj.

Ĉi tiu enketo okazas dum usonaj kaj eŭropaj gvidantoj maltrankviliĝas pri la sinteno de Turkio, kiu laciĝas pro la malrapideco de la membriĝoprocezo, kaj sin turnas al najbaraj Islamaj landoj, precipe Irano.

Tamen, se oni komparu, 38% restas favoraj al EU dum nur 20% estas favoraj al pli da proksimeco kun Islamaj najbarlandoj.

Fonto : AFP


 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi