eventeo feedburner

La mondo en bildoj

Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • Esperanto.com elaĉetita por esperantista projekto

    La retadreso Esperanto.com, kiu longe estis posedata de usona privatulo, estis aĉetita de esperantistoj por nova, nuresperanta socia retejo. La nova retejo estas la dua provo krei esperantistan socian retejon, post Amikumu.com, kiu funkciis dum la jaro 2007 kaj tiam atingis proksimume 1.700 membrojn.

  • Lanĉita nova paĝaro pri filmo Esperanto estas..

    Slovaka versio de filmo "Esperanto estas..." kiel elstara dokumento akiris novan retejon. Ĝi do aldoniĝis al nemultaj lingvoj en kiuj tiuspeca retejo ekzistas. Sed filmo ekzistas en pli multaj lingvoj kaj tiuj meritas same sian propran retejon...

  • feti-chistes.es - Nova humura "klaku-speca" retejo

    Naskiĝis dulingva humura retejo (en Esperanto kaj en la hispana). Eblas publikigi humuraĵojn (aŭ ŝercojn, spritaĵojn, ĉiajn humurajn tekstojn), komenti, voĉdoni, sendi ilin al aliaj retejoj (ankaŭ al klaku, se indas!), ktp.

  • Edzperanto.org - Nova Retejo por Esperantistoj serĉantaj koramikojn.

    La retejo Edzperanto.org estas nun malfermita en Testo-fazo por uzantoj. Estu unu el la unuaj uzantoj de Edzperanto.org, kaj trovu vian koramikon!

  • La unua dublita filmo en Eo

    La projekto “Verda Filmejo” estis lanĉita la 1-an de junio 2009. Ĝi enhavas kvindekon da filmoj subtekstigitaj en esperanto kaj unu dublita.
    “Kin-Dza-Dza” estas komedia kaj profunde filozofia malutopia filmo, malfacile imagebla en sovetia Rusio.
    La filmon dublis Andreo Grigorevskij. Estas publikigata kun interkonsento de dublisto.

Rusio malglaciigas ligojn kun Ukrainio Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 7
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Politiko
RUSIO / UKRAINIO - 22-an de januaro, 2010.

 
Dmitrij Medvedev, la rusa prezidento, anoncas, ke li sendos ambasadoron al Ukrainio, sekve de la balota malvenko de la ĝisnuna okcidentofavora prezidento Viktor Juŝĉenko, kies provo de reelektiĝo tute malsukcesis. Dimanĉon balotintoj donis al li hontigan kvinalokan rangon, lasante du rusiofavorajn kandidatojn konkursi en la elimina balotado de la 7-a de februaro.

"
Mi pensas, ke vi devus komenci viajn devojn kiel ambasadoron en Ukrainio kaj provi plifortigi la amikan karakteron de rilatoj inter niaj landoj," Medvedev laŭraporte diris antaŭ rusaj novaĵagentejoj ĉe kunsido kun Miĥail Zurabov, lia ambasadoro nomumita, tiun mardon. Medvedev igis Zurabov ambasadoro en Ukrainio pasintjare, sed anoncis en aŭgusto, ke li ne sendos lin al Kievo proteste kontraŭ "kontraŭrusa" politiko de Juŝĉenko.

Viktor
Janukoviĉ kaj Julia Tymoŝenko, la ukraina ĉefministrino, prenis la plej grandan porcion de voĉdonoj lastan dimanĉon, kaj antaŭvideble provos plibonigi rilatojn kun Rusio, se ili estos elektitaj venontmonate. "Mi esperas, ke la kalkulo de la definitivaj rezultoj en Ukrainio estigos kapablan, efikan registaron, kiu direktos sin al la evoluado de helpemaj, amikaj kaj multdimensiaj rilatoj kun Rusio," Medvedev diras.

Juŝĉenko
, kiu enoficiĝis dum la okcidentofavora Oranĝa Revolucio de 2004, fojerefoje interbatalis kun la rusa registaro. Li kolerigis Moskvon kiam li provis enirigi Ukrainion en la militistan aliancon NATO, kiam li subtenis Kartvelion, malamikon de Rusio kaj kiam li kampanjadis por klasifikado kiel genocido de malsatego el la epoko de Stalino, kiu mortigis milionojn da Ukrainoj. Sed li gajnis nur kvin procentojn de la voĉdonoj en dimanĉa unuaronda balotado, laŭ apudfinaj rezultoj. Balotantoj punis lin ĉar li ne respektis sian promeson pri reformoj kaj ne sukcesis eltiri Ukrainion el profunda ekonomia krizo.

Sergej
Lavrov, rusa ministro pri Eksterlandaj Aferoj, ankaŭ reliefigis la plezuron de Moskvo ĉe la foriro de Juŝĉenko el potenco. "Rigardante la perspektivojn de rusaj-ukrainaj rilatoj, ni ĉiam estas kontraŭ alproksimiĝoj kiuj estas politikizitaj, artefaritaj kaj havas nenion komunan kun la interesoj de ukrainaj homoj," Lavrov diris mardon. "Ni esperas, ke la nova prezidento, kies nomo ni probable eltrovos je la 7-a de februaro, plene komprenos la neceson konstrui rilatojn ĉi tiel kaj ne tenos ilin kiel ostaĝon de siaj ambicioj."
 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi