Serĉi en la retejo
Eŭropo : lasttempaj artikoloj
- Ne al Tito-strato en Slovenio !
- Divorco finfine laŭleĝa en Malto
- Ratko Mladić arestita
- Islanda vulkano ĝenas eŭropan aertrafikon
- Sociaj movoj pliampleksiĝas en Hispanio
- Ĉu baldaŭ registaro en Belgio ?
- Mallonge el Eŭropo
- Princo Charles atingas atend-rekordon
- Ĉu Kadafi havas gravan sekreton pri Francio ?
- En Rusio ne plu estas Milico
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Van Rompuy, Eŭropo ... kaj Belgio ? |
|
|
| Eŭropo - Politiko |
![]() BELGIO - 25-an de novembro, 2009.Belgoj povas ja fieri, ke la unua prezidento de Eŭropo devenas de ilia lando. Sed la elekto de la nuna belga ĉefministro, kiu sukcese stabiligis la internan situacion, lanĉas veran defion al lia posteulo, sendube Yves Leterme, kiu jam ne sukcesis en ĉi tiu misio...
Estas tre granda honoro. Granda fiero. Belgo kiu enmetas sian nomon en la homan historion kiel unua prezidento de ĉi tiu Eŭropo kiu etendiĝas de Lisbono al Talino, tio estas nesuperita plenumo por nia lando. Oni povus diri, ke ĉi tiu unua nomumo ne vere estas brila. De pli, ke kune kun ĝi venas la kreado de la titolo de "Ambasadoro" donita al nekonatino, kies nuraj kompetentecoj estas, ke ŝi estas socialisma kaj brita virino. Ĉu Sro "Neniu" ĉe la kapo de Eŭropo ? Belgoj povus repreni ĉi tiun refrenon jam kantata en eŭropaj ĉefurboj. Sed de kelkaj monatoj, ili adoptis ĉi tiun taktikan, diskretan, lertan kaj filozofeman Sinjoron van Rompuy, kiu donis denove al ili stabilecon. Ĉu Eŭropanoj faros la saman eltrovon ? Tamen estos por Herman van Rompuy multe pli farenda por persvadi ilin ĉi-foje. Li heredas malklaran funkcion, kaj devos kunlabori kun amaso da aliaj prezidentoj. Li devos defii la volon de ĉi tiuj grandaj potencoj, kiuj elektis lin, por ke li restu kie ili lin vidas : en ombro. Li devos montri, ke li povos naski destinon, kie iuj atendas nur duonan letargion. Belgo ĉe la kapo de Eŭropo ? Tio estas bona por nia lando, precipe por la tuja "enkorpiĝo" de Eŭropo, de kiu multegaj Belgoj ofte nur konas la ĉefurbon. Ĉu bone por Belgio ? Ha jes ! Escepte de ĉi tiu "detalo" : la posteulo de Herman van Rompuy kiel ĉefministro restigu nian landon en stabila pozicio. Estas nun preskaŭ neniu dubo, ke iĝos Yves Leterme nia ĉefministro. Ni iam skribis nian opinion pri la risko. Hodiaŭ, multaj timas pri tio. Se li estos nomumita de la Reĝo, Yves Leterme estos tute legitimita. Li tiam laboru. Li havos devon: eviti krizon de la reĝimo. Nia lando ne povas pagi al si lukson de ĉi tiu krizo pri sia identeco. Almenaŭ pro la ununura kialo, ke ĝi ĵus alportis al Eŭropo ĝian unuan prezidenton. Fonto de la artikolo : la belga gazeto Le Soir |





BELGIO - 25-an de novembro, 2009.
estas, ke ŝi estas 