Serĉi en la retejo
Eŭropo : lasttempaj artikoloj
- Ne al Tito-strato en Slovenio !
- Divorco finfine laŭleĝa en Malto
- Ratko Mladić arestita
- Islanda vulkano ĝenas eŭropan aertrafikon
- Sociaj movoj pliampleksiĝas en Hispanio
- Ĉu baldaŭ registaro en Belgio ?
- Mallonge el Eŭropo
- Princo Charles atingas atend-rekordon
- Ĉu Kadafi havas gravan sekreton pri Francio ?
- En Rusio ne plu estas Milico
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Eŭropa Unio havas sian prezidenton |
|
|
| Eŭropo - Politiko |
![]() EŬROPA UNIO - 20-an de novembro, 2009.Post semajnoj de postkulisa interkonsento, la belga ĉefministro Herman van Rompuy, kiu estas malmulte konata ekster sia propra lando, estas nomumita kiel la unua prezidento de la Eŭropa Unio, dum la brita Catherine Ashton estas elektita kiel la unua ĉef(in)o pri eksterlandaj aferoj de la 27 landoj.
La gvidantoj de la Eŭropa Unio nomumis la belgan ĉefministron, kaj lia ĉefa celo estos gvidi penojn por igi la Union pli influa sur la monda scenejo. Ili ankaŭ elektis la Baroninon Catherine Ashton, malmulte konata eĉ en sia propra lando, kiel estrino de EU-eksterlandaj aferoj, laŭ interkonsento kiu metis for pli konatajn personojn kiel ekzemple Tony Blair. La nomumoj intencas fortigi la EU kaj helpi al ĝi egali la leviĝon de emerĝaj potencoj kiel Ĉinio sekve la tutmonda ekonomia krizo, sed nek Ashton nek van Rompuy estas konataj personoj ekster Eŭropo. "Mi kredas, ke mia sperto parolos por si mem. Ĉu mi estas egoismulo ? Ne, mi ne estas. Ĉu mi volas esti vidata tie kaj ĉie diranta ĉion ĉiam ? Ne. Juĝu min laŭ tio, kion mi faros kaj mi pensas, ke vin plaĉos la rezulto," Ashton diris al reporteroj. Von Rompuy promesis moviĝi "paŝon post paŝo" por helpi Eŭropon el "escepte malfacilaj tempoj, tempoj de maltrankvilo, necerteco kaj manko de konfido". Van Rompuy, 62-jara, kaj Ashton, 53-jara, estas elkompromisaj kandidatoj kiuj intencas uzi kvietan diplomation kaj interkonsentiĝon. Almenaŭ komence ili ne havos la saman pezon en fremdaj ĉefurboj kiel havus pli konataj homoj kiel Blair, siatempa brita ĉefministro. Trovi interkonsento pri la du nomoj daŭris kelkajn semajnojn, iel detruante penojn por prezenti la Union kiel unuiĝintan forton, parte ĉar Britio postulis, ke Blair fariĝu prezidento. La avanco venis kiam la ĉefministro Gordon Brown faligis tiun postulon kaj legitimis la Komisionestrinon pri Komerco Ashton kiel ĉefinon pri eksterlandaj aferoj, kaj vicprezidentino de la Eŭropa Komisiono. Politika ekvilibro La rolo de prezidento de la Konsilio de EU-gvidantoj estis kreita sub la Traktato de Lisbono, kiu efektiviĝas je la unua de decembro ĉi-jare. La Traktato ankaŭ kreas diplomatian korpuson, gvidota de Ashton. Ŝi anstataŭas la hispanan Javier Solana. La Blanka Domo diris, ke Vaŝingtono ne havas pli fortan partneron ol Eŭropon en antaŭenigo de sekureco kaj prospero tutmonde. "Ĉi tiuj du novaj roluloj, kaj la rilataj ŝanĝoj kiuj alvenos je la unua de decembro rezulte de la efektivigo de la Traktato de Lisbono, plifortigos la EU kaj ebligos, ke ĝi estos egale pli forta partnero por Usono," ĝi diris. EU-gvidantoj serĉis politikan ekvilibron por kontentigi kaj membroŝtatojn kaj la Eŭropa Parlamento, kies aprobo estas bezonata por Ashton. Ĉi tiu ekvilibro estis atingita per la nomumo de dekstracentra prezidento kaj maldekstracentra alta reprezentanto por eksterlandaj aferoj. Van Rompuy, kiu ne bezonas la asemblean aprobon, gajnis internacian laŭdon pro tio, ke li sukcesis kunteni la belgan delikatan koalician registaron post kiam li iĝis ĉefministro, antaŭ malpli ol unu jaro. Ashton, siatempa membro de la Ĉambro de Lordoj, Supera Ĉambro de parlamento en Britio, apenaŭ havas sperton pri eksterlandaj aferoj. Sed ŝi faris bonan impreson kiel Komisionestrino. pri komerco. "Mi estas unu el tiuj homoj kiuj kredas, ke karakteroj povas kreski en laborpostenoj," la germana Kancelierino Angela Merkel diris.Tony Blair estis delonge la favorato por prezidenteco, sed multaj ŝtatoj volis kandidaton pli interkonsenta, kaj Germanio kaj Francio sin aliancis por bloki lian kandidatecon. Ili restas potencaj fortoj en la EU, kvankam ili havas neniun el la pintaj postenoj kiel ekzemple tiu de la portugala José Manuel Barroso, Prezidento de la Eŭropa Komisiono. Barroso nun devas kompletigi la kandidataron de la Komisiono sub li kaj Ashton. Interkonsentoj sendube estis faritaj pri kelkaj el la postenoj, dum la konsultoj pri la pintaj roluloj gviditaj de Svedio, kiu nun tenas la EU-prezidantecon. EU-diplomatoj diris, ke hodiaŭ preskaŭ certas, ke la iama franca ministro pri Eksterlandaj Aferoj Michel Barnier estos komisiito pri la EU-interna merkato, unu el la plej potencaj pozicioj en teamo de Barroso. Manko de interkonsento pri la du pintaj postenoj estus reliefiginta dividojn en la Unio kiu reprezentas preskaŭ 500 milionoj da homoj, kaj estus subfosinta la bildon de la Unio eksterlande. Dank'al la subteno al Ashton, la gvidantoj ankaŭ alrespondis vokojn de multaj EU-respondeculoj, por ke virino iĝu unu el la pintaj ĉefoj de la Unio. Fonto de la artikolo : agentejo Reuters |





EŬROPA UNIO - 20-an de novembro, 2009.
rezulto
