Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Svedio fariĝas prezidanto de Eŭropa Unio Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Politiko
EŬROPA UNIO/ SVEDIO - 02-an de julio, 2009.

Svedio alvokas al la Eŭropa Unio preni sur sin la gvidadon de batalo kontraŭ klimata ŝanĝiĝo malgraŭ tio, ke ĝi nun alfrontas la plej malbonan konjunkturan malhaŭson ekde la 1930-aj jaroj. La sveda ĉefministro Fredrik Reinfeldt diris, ke la EU atingu komunan pozicion anticipe de grava internacia priklimata konferenco en Kopenhago en decembro.

Klimata ŝanĝiĝo "venas pli rapide kaj pli frue ol ni kredis" kaj nia vivmaniero "ne daŭrigeblas", li diris. Svedio prenis la prezidantecon de la EU je la unua de julio, tiel sekvante la Ĉeĥan Respublikon. Sro Reinfeldt, dum la prezidanteco, ankaŭ provos antaŭeniri penojn pri financa reguligo, pri la sorto de la ekhaltita Traktato de Lisbono kaj agnosko de novaj membroj.

La slogano de la sveda prezidanteco estas "alprenu la defiojn", kaj Sro Reinfeldt vidos multajn defiojn antaŭ si dum la venontaj ses monatoj. Lia prioritato estos persvadi ĉiujn 27 EU-landojn paroli unuvoĉe pri klimata ŝanĝiĝo, por persvadi Usonon kaj aliajn gravajn poluantojn kiel Ĉinio aliĝi al granda tranĉo de forcejaj gasoj en decembro. Sed kun grava senlaboreco kaj publika ŝuldo rapide altiĝanta trans Eŭropo, tio ne estos facila tasko.

Sro Reinfeldt deklaris : "Ni devas renkonti multajn gvidantojn, multajn landojn pluiri al ĉi tiu afero. La klimata ŝanĝiĝo estas okazanta, venas pli rapide kaj pli frue ol ni kredis kaj nia vivmaniero neniel estas daŭrigebla. Ni devas ŝanĝi la direkton, ni devas depreni nian dependecon de fosilia bruligaĵo kaj ni bezonas respondon en aŭtuno ĉijare."

Sro Reinfeldt diris, ke Svedio povus esti modelo. La sveda ekonomio kreskis 50% en la lastaj du jardekoj, dum la lando trudis la plej altan karbon-imposton de la mondo je fosiliaj bruligaĵoj por industrio, familioj kaj transportoj. Sed levi impostojn estas apenaŭ populara en krizaj tempoj, kaj ne estas sveda insisto, ke aliuloj, kiel Francio, komencu redukti la grandegajn deficitojn kiujn ili amasigis rezulte de la recesio.

Teni la pordon de la EU malferma al novaj membroj ankaŭ fariĝos pli malfacila tasko. Ĉiuj tri kandidatoj estas nunmomente blokitaj de iliaj propraj EU-najbaroj pro ambaŭpartiaj disputoj : Turkio de Kipro, Kroatio de Slovenio kaj Makedonio de Grekio. "Mi volas provi teni niajn sindevontigojn," Sro Reinfeldt deklaris al la brita BBC, "sed mi ne diras, ke estas eble sukcesi."
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi