Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Islanda vulkano ĝenas eŭropan aertrafikon PDF Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 1
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Natura medio
ISLANDO - 25-an de majo, 2011.


La erupcio de la islanda vulkano Grimsvötn ĵus ĉesis, tiun merkredon kaj ĝi ne plu elkraĉas cindrojn, kies disvastigo maltrankviligis la respondeculojn de aertrafiko tra norda Eŭropo, anoncas la meteologiaj servoj el Islando kaj Britio.

"Estas signoj kiuj montras, ke la erupcio vere finiĝas", diris al Reuters la islanda meteologisto Hrafn Gudmundsson. "Oni ne plu detektas fumon ekde 03:00 UT, la lastaj fumeroj aperis je 02:10 UT kaj de tiam, ŝajnas ke precipe vaporo eliras el la kratero", li aldonis.

La estro de la islanda ŝtato, Olafur Grimsson, pridemandita de BBC, deklaris siaflanke, ke "la vulkano ŝajnas trankviliĝi. La erupcio malkreskas iom post iom kaj la nubo de cindroj reduktiĝas".

La erupcio, kiu komenciĝis lastan sabaton, kreis altegajn kolumnojn da fumo kaj cindroj, foje pli ol 20.000 metrojn en la ĉielon, kaj ĝi daŭris ĝis merkredo matene. La cindronubo ĝenis la aertrafikon super norda Eŭropo, ĉefe en Islando mem, Skotlando, kaj Germanio.

La flughavenoj de Hamburgo kaj de Bremeno, kiuj ricevas respektive 480 kaj 120 ĉiutagajn flugojn, devis fermiĝi en la mateno, sed ilia remalfermo estis antaŭvidita ghodiaŭ mem.
 

Komentoj  

 
-1 # KuboF 2011-05-25 18:33 Kaj mi jam antaŭĝojis pli longan paŭzon de aertrafiko, almenaŭ ni ŝparus iom da fuelo kaj oksigeno Respondi | Citi | Citi
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi