Serĉi en la retejo
Eŭropo : lasttempaj artikoloj
- Ne al Tito-strato en Slovenio !
- Divorco finfine laŭleĝa en Malto
- Ratko Mladić arestita
- Islanda vulkano ĝenas eŭropan aertrafikon
- Sociaj movoj pliampleksiĝas en Hispanio
- Ĉu baldaŭ registaro en Belgio ?
- Mallonge el Eŭropo
- Princo Charles atingas atend-rekordon
- Ĉu Kadafi havas gravan sekreton pri Francio ?
- En Rusio ne plu estas Milico
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Krizostato pro toksa inundego en Hungario |
|
|
|
| Eŭropo - Natura medio |
![]() HUNGARIO - 06-an de oktobro, 2010.La hungara registaro anoncas, ke kostos dekojn da milionoj da eŭroj kaj daŭros almenaŭ unu jaron la purigo kaj forigo de difektoj kaŭzitaj de superbordiĝo de industria toksa ruĝa ŝlimo. Krizaj laboristoj nun ankoraŭ estas provantaj halti la superbordiĝon el la fabrikejo, kaj laŭeble malhelpi la toksan ŝlimon enflui en riverojn, inkluzivante la riveregon Danubon. Krizostato estis deklarita en tri okcidentaj gubernioj post la kemia eksplodo en akvorezervujo. Kvar loĝantoj mortis kaj 120 estis vunditaj. Ses pliaj mankas. Almenaŭ sep vilaĝoj kaj urboj estas trafataj, inter aliaj la urbeto Devecser, kie la torento estis 2 metrojn profunda. La inundo forbalais aŭtojn el vojoj kaj difektis pontojn kaj domojn, devigante la evakuon de centoj da loĝantoj.La ŝlimo - miksaĵo de akvo kaj industria rubaĵo enhavanta pezajn metalojn - estas konsiderata kiel danĝera, laŭ la Nacia Administrejo de Hungario por Administrado de Katastrofoj (NDGDM). Dum la kaŭzo de la mortoj ne ankoraŭ estis oficiale establita, oni pensas, ke la viktimoj dronis. Kelkaj 600 000 al 700 000 kubmetroj da ŝlimo elfluis el la fabrikejo, 160 kilometrojn de la ĉefurbo, Budapeŝto, kaj trafis areon de 40 kvadrataj kilometroj. La ministro pri Medio Zoltán Illés diris, ke la purigado daŭros almenaŭ unu jaron kaj verŝajne postulos teknikan kaj financan helpon de la Eŭropa Unio. Li priskribis la superbordiĝon kiel la plej malbonan kemian akcidenton de Hungario. "La areo estas tre granda, tre peza estas la kontaminado, multaj homaj rimedoj estos necesaj, sendube ankaŭ maŝinaro estos necesa," li diris. Sinjoro Illés ankau deklaris, ke tavolo 2-cm-profunda devos esti forigita en la tuta fuŝmiksita regiono. Kun 7000 loĝantoj rekte trafataj de tiu katastrofo, stato de krizo estis deklarita en la gubernio de Veszprém kie la superbordiĝo okazis, kaj Győr-Moson-Sopron, kie la ŝlimo poste aperis. Almenaŭ 390 loĝantoj estis translokigitaj kaj 110 savitaj el inunditaj areoj, la NDGDM diris. Preskaŭ 500 policaj oficiroj kaj soldatoj, inkluzivante ses specialajn porkrizajn teamojn, estis deplojitaj en la regiono. Plastro estis verŝita en la riveron Marcal por provi solidigi la ŝlimon kaj halti pli foran inundiĝon. Speciala urĝa atentigo estis deklarita por la riveroj Marcal kaj Torna kaj la ministro Zoltán Illés diris, ke laboristoj "urĝe" provas halti kontaminadon de la riveroj Rába kaj Danubo.Dro Attila Nyikos, de la NDGDM, diris, ke polica enketo estis malfermita kaj testoj ankoraŭ estas efektivigitaj por determini la ekologian postefikon de tiu gravega inundo. La ŝlimo likis el akvorezervujo ĉe la fabrikejo Ajkai Timföldgyár en la urbo Ajka. La fabrikejo produktas aluminian oksidon. Ĝi estas blanka aŭ preskaŭ senkolora kristala substanco kiu estas uzata kiel materialon por elfandi aluminian metalon. MAL Rt, la hungara firmao kiu posedas la fabrikejon, antaŭe deklaris, ke laŭ normoj de la Eŭropa Unio, tiu ŝlimo ne estas konsiderata kiel danĝera. Tie estis neniu antaŭsigno de la okazonta katastrofo kaj la lasta ekzameno de la akvorezervuja lageto, lastan lundon, montris nenion suspektindan, ĝi aldonis. Policistoj siaflanke deklaras, ke ili konfiskis dokumentojn ĉe la sidejo de la firmao. Semajnoj da fortega pluvo probable ludis rolon en la akcidento. |






HUNGARIO - 06-an de oktobro, 2010.
vunditaj. Ses pliaj mankas. Almenaŭ sep vilaĝoj kaj urboj estas trafataj, inter aliaj la urbeto Devecser, kie la torento estis 2 metrojn profunda. La inundo forbalais aŭtojn el vojoj kaj difektis pontojn kaj domojn, devigante la evakuon de centoj da loĝantoj.
Speciala urĝa atentigo estis deklarita por la riveroj Marcal kaj Torna kaj la ministro Zoltán Illés diris, ke laboristoj "urĝe" provas halti kontaminadon de la riveroj Rába kaj Danubo.