Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Ventego Xynthia trafas Francion kaj detruas milojn da hejmoj Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 5
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Natura medio
FRANCIO - 01-an de marto, 2010.

Parto de la franca atlantika marbordo estis ankoraŭ sub la akvo kaj sub la ŝoko lundon, la morgaŭon de la veno de la ventego Xynthia, kies lasta bilanco estas almenaŭ 51 mortintoj. La franca prezidento Sarkozy, kiu promesis malbloki 3 millionojn da eŭroj, ankaŭ diris, ke oni komprenu la kialojn pri tiu katastrofo.

La ministroj pri Ekonomio Lagarde, pri teritorio Hortefeux kaj pri buĝeto Woerth kontraktis tiun lundon la tekston pri stato de katastrofo natura por la urboj tuŝitaj de la ventego.

En pejzaĝo de detruo, la loĝantoj de la departementoj Charente-Maritime kaj Vendée en okcidenta Francio vidis la vastecon de la detruaĵoj kaj la homan koston : almenaŭ 51 mortintoj, 9 malaperintoj, almenaŭ 300 vunditoj, laŭ bilanco ankoraŭ dumtempa, dekoj de kvartaloj sub akvo, centoj de domoj detruitaj aŭ domaĝitaj.

La departamento de Vendée estas la plej severe trafita, kun almenaŭ 33 mortintoj kaj 11 mortintoj en Charentes-Maritimes, laŭ la civila sekureco. La ministro pri teritorio diris, ke tiu bilanco povus plimalboniĝi. La fajrosoldatoj vizitas ĉiun domon.

Artikolo al ni sendita de Pierre Schere. Ni nur faris kelkajn korektojn. Dankon al li !

Legu pli pri la tempesto Xynthia (anglalingve)

 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi