Serĉi en la retejo
Eŭropo : lasttempaj artikoloj
- Ne al Tito-strato en Slovenio !
- Divorco finfine laŭleĝa en Malto
- Ratko Mladić arestita
- Islanda vulkano ĝenas eŭropan aertrafikon
- Sociaj movoj pliampleksiĝas en Hispanio
- Ĉu baldaŭ registaro en Belgio ?
- Mallonge el Eŭropo
- Princo Charles atingas atend-rekordon
- Ĉu Kadafi havas gravan sekreton pri Francio ?
- En Rusio ne plu estas Milico
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Gravegaj inundoj en insulo Madejro |
|
|
| Eŭropo - Natura medio |
![]() PORTUGALIO (MADEJRO) - 22-an de februaro, 2010.Portugalio anoncas tri tagojn de nacia funebro sekve de la inundoj kiuj fortege frapis la insulon de Madejro en la Atlantiko, kaj kiuj mortigis 42 loĝantojn. Oficialuloj diras, ke la anonco estos farita ĉe kriza ministrara renkonto. Serĉaj teamoj daŭre serĉas viktimojn inter derompaĵoj, post kiam lavangoj da koto ĉion forbalais tra urboj sabaton. Aŭtoj estis subkotigitaj, konstruaĵoj difektitaj kaj loĝantaro forpelitaj de furiozaj akvoj tra la regiona ĉefurbo, Funchal. Specialistaj armeaj teamoj estas laborantaj por religi komunumojn kiuj restas tranĉitaj de la ceteraj en la insulo, ĉar vojoj restas blokitaj kaj pontoj disfaligitaj. Estas timoj, ke la perdo de homoj povus altiĝi, precipe en tri izolitaj partoj de la insulo, oficialuloj diris. La urbestro de Funchal Miguel Albuquerque diris : "Estas tre verŝajne, ke ni trovos pli da korpoj." Sukuristoj kaj plonĝistoj estis senditaj de la portugala metropolo. Intertempa kadavrejo estis instalita ĉe la internacia flughaveno, kiu remalfermiĝis por internaciaj flugoj dimanĉe. Pli ol 120 loĝantoj estis vunditaj de la lastsabataj pluvegoj en kiuj la pluvokvanto preterpasis la ĉiumonatan mezumon, meteologoj diris. Akvo, potenco kaj telekomunikadoj estis interrompitaj en kelkaj areoj, tegmentoj disŝiritaj el konstruaĵoj kaj vojoj subfaligitaj pro la kvanto de akvo. Proksimume 250 personoj igis senhejmaj kaj restas en intertempaj ŝirmejoj. La portugala ĉefministro José Socrates, kiu vizitis la insulon dimanĉe, diris, ke li estas "profunde ŝokita" de la severeco de la inundoj. Portugalio petis krizajn financojn de la EU, kaj Hispanio proponis helpon. Konstruaj firmaoj sur la insulo proponis ekipaĵon por la savteamoj kiuj helpas formovi la derompaĵojn. La insulo Madejro troviĝas proksimume 900 km de la portugala metropolo, kaj estas populara inter fremdaj turistoj. |





PORTUGALIO (MADEJRO) - 22-an de februaro, 2010.