Serĉi en la retejo
Eŭropo : lasttempaj artikoloj
- Ne al Tito-strato en Slovenio !
- Divorco finfine laŭleĝa en Malto
- Ratko Mladić arestita
- Islanda vulkano ĝenas eŭropan aertrafikon
- Sociaj movoj pliampleksiĝas en Hispanio
- Ĉu baldaŭ registaro en Belgio ?
- Mallonge el Eŭropo
- Princo Charles atingas atend-rekordon
- Ĉu Kadafi havas gravan sekreton pri Francio ?
- En Rusio ne plu estas Milico
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Plej granda sunenergia fabrikejo baldaŭ konstruiĝos en Germanio |
|
|
| Eŭropo - Natura medio |
![]() GERMANIO - 05-an de decembro, 2009.Sunenergiaj paneloj apud la urbo Straubing baldaŭ etendiĝos en loko granda kiel proksimume 280 futbalkampoj. La 27-jara bavaria Princo Albert von Thurn und Taxis, pli konata pro lia intereso en rapidaŭtaj kuradoj, lanĉas tiun ĉi gravan projekton. Laŭ la ĉiutaga gazeto Financial Times Deutschland li planas elspezi 115 milionojn da eŭroj por konstrui la plej grandan sunenergian fabrikejon en la mondo.
Tiu fabrikejo staros en Bavario, apud Straubing, sur teritorio kiu apartenas al la familio de Thurn und Taxis, unu el la plej riĉaj de Germanio. Germanaj amaskomunikiloj menciis la projekton kiel bonan kontribuaĵon al la debato pri la disvastigo de renovigebla energio antaŭ la pintokunveno de Kopenhago pri klimata ŝanĝiĝo, kiu komenciĝos venontsemajne. Tiu fabrikejo laŭskale superas ĉiujn antaŭajn projektojn. Sunenergiaj paneloj etendiĝos sur 1,9 milionoj da kvadrataj metroj. Kiel ilustraĵo : tio estas la surfaco de proksimume 280 futbalkampoj. ![]() La familio Thurn und Taxis estas unu el la plej gravaj en la historio de Germanio. Tradicie, ĝi sukcese komercis, en la 16-a jarcento kaj ludis gravegan rolon pli frue en la disvastigo de poŝtservoj. Hodiaŭ la familio direktas sian atenton al la merkato por pura energio. La fabrikejo havos kompletan potencon de 65 megavattoj. Laŭ fakuloj, la lando en suda Germanio havas idealajn kondiĉojn por disvolviĝo de sunenergio, eĉ pli bone ol en la Saharo. Ekologiistoj aplaŭdas la projekton. Sed lokaj loĝantoj ne estas ravitaj. Ili ne volas akcepti la fakton, ke la konstruaĵo sorbos tian vastan areon de agrikultura lando. "Alie, ni ne kontraŭas sunan energion, sed ni ne volas rigardi la senfinan brilan surfacon de sunkolektantoj," klarigis Barbara Unger, la urbestrino de Feldkirchen. Peto alvokanta al interrompo de la projekto tamen ne sukcesis. Al urbokonsilistoj de Straubing efektive plaĉas la ideo, kaj ili ĝin ĝi aprobis. La urbo efektive ricevos pli da impostoj. La Princo Albert diris en intervjuo kun la semajnrevuo BusinessWeek, ke la projekto intencas uzi ŝtatan garantion por favoraj prezoj de verda energio. Se la projekto ne estos haltigita de la rezisto de lokaj loĝantoj, la energio de la sunaj kolektantoj devus esti konektita al la energireto je la fino de la venonta jaro. |





GERMANIO - 05-an de decembro, 2009.
