Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Gravaj sekvoj de la tertremo en Italio Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 1
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Natura medio
ITALIO - 07-an de aprilo, 2009.

La bilanco de la tertremo kiu ŝanceladis Italion lundon frue matene, la plej severa en la duoninsulo de pli da ol dek jaroj, daŭre pligraviĝas. La registarestro Silvio Berlusconi, ĵus anoncis, ke la tertremo kaŭzis 207 mortojn, 15 ankoraŭ malaperintajn personojn kaj 178 vunditojn inter kiuj cent en grava sanstato. Li  parolis krome pri 50 000 senhejmuloj.

La urbo L'Aquila, ĉefurbo de la provinco de Abruco en centra Italio, 100 km en la nordoriento de Romo, estas la plej severe trafita urbo de tiu ĉi tertremo. Laŭ civila defendo, pli ol 10 000 domoj kaj diversaj konstruaĵoj estis damaĝitaj de la skuego kies epicentro troviĝis 10 kilometrojn sub L'Aquila. La historia centro de ĉi tiu urbo de 60 000 enloĝantoj precipe suferis.

La itala registaro tuj donacis 30 milionojn da eŭroj kiel urĝecan helpmonon. La itala civila defendo indikis, ke multenombraj landoj donis helpon en Italio post la tertremo, specifante tamen, ke italaj respondeculoj "momente ne akceptis la helpon de fremdaj landoj". Rusio, Germanio, Francio, Grekio, Israelo kaj la Eŭropa Unio, tuj proponis sian helpon.

Legu ankaŭ :
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi