Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Italion trafas forta tertremo Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Natura medio
ITALIO - 06-an de aprilo, 2009.
 
Tertremo de intenso 6,3 laŭ la skalo de Richter kaŭzis proksimume 100 mortojn, multajn vunditojn kaj milojn da senhejmaj personoj ĉe la unuaj horoj de tiu lundo en la montoj de Abruco, meze de Italio. Ĉi tiu bilanco probable pligrandiĝos en la venontaj horoj ĉar miloj da konstruaĵoj estis detruitaj aŭ severe damaĝitaj kaj multaj personoj malaperis. L'Aquila, mezepoka urbo kun 68 000 enloĝantoj cent kilometrojn oriente de Romo, kaj la ĉirkaŭaj vilaĝoj estis la plej forte trafataj.

La itala novaĵagentejo Ansa, kiu indikas kuracajn fontojn, mencias proksimume 100 mortintojn. Pro la graveco de la situacio, la itala ĉefministro Silvio Berlusconi, tuj decidis nuligi viziton kiun li devis elfari en Moskvo. En la historia koro de L'Aquila, helposerĉoj tra la derompaĵoj de la disfalintaj konstruaĵoj jam ekkomenciĝis. Aliro estas malfacila ĉar vojoj kaj stratoj estas blokitaj de ruboj kaj ruinigitaj. Enloĝantoj partoprenas aktive la esploradon. Pluraj pluretaĝaj konstruaĵoj disfalis kiel dometo el ludkartoj, ne formante pli ol amaso da derompaĵoj nun malpli ol du metrojn altaj.

"Miloj da homoj restas nun en la stratoj, miloj da konstruaĵoj estis eldetruitaj aŭ damaĝitaj", diris Agostino Miozzo, reprezentanto por civila defendo. Tio estas la plej peza bilanco de tertremo en Italio depost tiu, kiu mortigis tridek infanojn en la disfalo de ilia lernejo en 2002 en la sudo de la lando. Kvar infanoj estis mortigitaj en la disfalo de konstruaĵo de L'Aquila. Du personoj pereis en fermata loko kaj kvin en alia vilaĝo.

Kelkaj preĝejoj malnovaj ankaŭ disfalis. La sonorilturo de preĝejo en la historia centro ne rezistis al la forta ekskuo. La regiono ŝirmas multajn juvelojn de religia arkitekturo el la Mezepoko kaj Renesanco, kaj certaj damaĝoj al historiaj monumentoj restos probable neripareblaj. Universitata loĝejo kaj ankaŭ hotelo en L'Aquila parte disfalis. Pro sekurecaj kialoj, kelkaj pontoj kaj vojoj al la urbo estis fermitaj en la tuta zono.

La tertremo okazis je loka tempo 03:35 dumnokte. Ĝia epicentro troviĝis 85 kilometrojn en la nordoriento de Romo kaj je profundeco de 10 kilometroj, laŭ la usona geologia instituto kiu takasis ĝian fortecon al 6,3 laŭ la skalo de Richter. Italaj respondeculoj parolas pri intenso de 5,8.

"Mi estis abrupte vekita, mi pensis, ke tio estas bombo", rakontas la supervivinta Angela Palumbo, 87-jara. "Ni povis eliri, amasoj da aferoj falis ĉirkaŭ ni. Ĉio moviĝis, eĉ niaj mebloj. Mi neniam vidis similan aferon antaŭe. " Ĉi tiu tertremo estis la plej malnova kaj la plej forta el serio da ekskuoj kiuj tuŝis la regionon de L'Aquila dimanĉon kaj ĉe la unuaj horoj de lundo. La enloĝantoj de multaj lokoj de la centro de la itala duoninsulo sentis tiun tertremon kaj iuj eliris en la stratojn en la mezo de la nokto. La fortaj terskuoj sentiĝis ĝis en la ĉefurbo, Romo, kie lampoj ekmoviĝis kaj mebloj skuiĝis, kaj kie alarmoj de aŭtoj ekstartis.

Polemiko ekaperas


Italio estas sufiĉe ofte trafata de detruaj tertremoj. Por la itala sismologo Giampaolo Giuliani, tiu tertremo estis antaŭvidebla, kaj tion li ja asertis jam kelkajn tagojn antaŭ ol ĝi okazis. Li klarigis kial al la itala gazetaro. "Mi antaŭvidas tertremon", la "Corriere della Sera", merkredon unuan de aprilo ekzemple anoncis. Antaŭe egale je la 24-a de marto li respondis al intervjuon en la blogo "DonneDemocratiche.it", aŭ,ankaŭ parolis en la televidkanalo de la ĵurnalo "Il Capuluogo di Abruzzi".

La sciencisto tiam estis akuzita, ke li semas panikon, rakontas alia gazeto "la Reppubblica". Guido Bertolaso, kiu hodiaŭ estras la helplaborojn en L' Aquila, traktis lin "kiel stultulo kiu pasigas amuzan tempon elsendi malĝustajn informojn", aldonas la "Corriere della Sera".

Sur kio baziĝis liaj asertoj ? Sur la fakto, ke pli ol 30 ekskuoj de minimume 2 gradoj laŭ la skalo de Richter estis kalkulitaj en la zono de L'Aquila, ekde la komenco de februaro. Lundon, post la tertremo kiu ŝajne deklaris lin tragedie prava, li persisteme ripetas siajn asertojn. La "Corriere della Sera" citas lin jene : "Ili eble metos min en malliberejon, sed mi konfirmas : estas malvere aserti, ke oni ne povas antaŭvidi tertremojn".

Li sekve priskribas ĉiujn antaŭsignojn de tio, kio okazis kaj kion li rimarkis en la lastaj dudek kvar horoj. Pridemandite de ĵurnalisto de la "Reppubblica", li volas, ke Guido Bertolaso pardonpetu al li.

Tamen, se nun estas science eble diri, inter alie dank'al tiaj antaŭsignoj, ke tertremo baldaŭ okazos en regiono ofte kaj kutime trafata de tiaj naturaj fenomenoj, ne eblas antaŭvidi la precizan lokon, la senduban horon kaj la fortecon de la okazonta tertremo. Debato do denove furiozas en Italio... sed precipe la fortaj posttremoj nun maltrankviligas la enloĝantojn de la tuta regiono de L'Aquila...
 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi