Serĉi en la retejo
Eŭropo : lasttempaj artikoloj
- Ne al Tito-strato en Slovenio !
- Divorco finfine laŭleĝa en Malto
- Ratko Mladić arestita
- Islanda vulkano ĝenas eŭropan aertrafikon
- Sociaj movoj pliampleksiĝas en Hispanio
- Ĉu baldaŭ registaro en Belgio ?
- Mallonge el Eŭropo
- Princo Charles atingas atend-rekordon
- Ĉu Kadafi havas gravan sekreton pri Francio ?
- En Rusio ne plu estas Milico
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Francio kaj Hispanio frapitaj de ŝtormego |
|
| Eŭropo - Natura medio |
![]() FRANCIO / HISPANIO - 25-an de januaro, 2009.La aŭtoritatuloj en sudokcidenta Francio kaj norda Hispanio komencas ripari domojn, vojojn kaj elektrolineojn difektitajn de uraganfortaj ventoj kiuj frapis la du landojn sabaton. Torentaj pluvoj kaj ventoj kiuj en suda Francio atingis 184 km/h frapis sudokcidentan Francion kaj nordan Hispanion. Dek kvin personoj estis mortigitaj en tiu aparta okazaĵo, la plej furioza ŝtormo en jardeko kiu blovis el la Atlantiko. La urbestro de hispana urbo apud Barcelono deklaris tri tagojn de funebro por kvar infanoj mortigitaj kiam la tegmento de sporthalo kie ili troviĝis falis sur ilin. "La tuta loĝantaro estas ŝokita de ĉi tiu tragedio," diris Jaume Bosch, la urbestro de Sant Boi de Llobregat. Sro Bosch diris, ke la funebraj salutoj envenis el ĉiuj partoj de la lando, inter kiuj tiuj de la hispana ĉefministro José Luís Rodríguez Zapatero. La gejunuloj kiuj mortis kolektiĝis por ludi basbalon, sed la furiozaj ventoj devigis ilin trovi rifuĝejon en kovrita loko por spektantoj. Kvankam la unua enketo ankoraŭ ne estas finitaj, respondeculoj diris, ke kiam la konstruaĵa tegmento moviĝis, ĝi faligis parton de apuda konkreta muro. Kiam la ŝtormego direktis sin super Italion kaj la centran Mediteranean Maron dimanĉon, teamoj de teknikistoj estis deplojitaj trans Francio kaj Hispanio por helpi ripari la terurajn difektojn, kiel ekzemple restarigi elektropotencon, telefonon kaj relretojn. Pli ol mil laboristoj de la franca elektroreta operacianto, ERDF, provas ekfluigi la kurenton por la 1,1 miliono da hejmoj kiuj restas sen potenco. Kvin cent rezervgeneratoroj estis instalitaj en la trafataj urboj kaj vilaĝoj kiel krizomezuro, ERDF diris. Dek du helikopteroj ankaŭ flugas super la lokoj trafataj por helpi havi detalan bildon de la difektego. Teknikistoj de Germanio, Britio kaj Portugalio ankaŭ estas senditaj por helpi la najbarajn landojn. "Post la ŝtormo, la elektroreto estas severe difektita... Aliro al la reto estas precipe malfacila, kaj tio grave malfaciligas la laboron de niaj teamoj," ERDF diras. La franca ŝtata trajnkompanio SNCF ankaŭ havas 1000 inĝenierojn kaj laboristojn sur la lokoj trafataj, kiuj provas forigi falitajn arbojn kaj ripari elektrajn kablojn. "La altrapida linio "TGV" el Parizo al Toulouse ne funkcias pro manko de provizo de elektro, oni do ne povas doni precizajn prognozojn pri kiam trafiko povos esti restarigita. Ni konsilas al veturantojnprokrasti iliajn vizitojn sur ĉi tiuj linioj," la firmao diras. La flughavenoj en suda Francio kaj norda Hispanio estis ankaŭ ĉiuj fermitaj. Forstaj respondeculoj dume raportis, ke grandegaj arbaroj estis alniveligitaj kun la tero pro la ŝtormego en la francaj departementoj de Gironde kaj Landes. 60% de la grandega arbaro en Landes ne plu ekzistas. La franca prezidento Nicolas Sarkozy vizitiis la departementon Gironde, kies ĉefurbo estas Bordeaux, por inspekti la difektojn. Dume en Hispanio, la elektroreta operacianto, Red Eléctrica de España (REE), diras, ke la ventoj interrompis provizon sur 17 linioj en la nordo de la lando. Dekmiloj da homoj en Galegio kaj Katalunio restas sen potenco. La hispanaj flughavenoj kiuj estis trafataj tamen ĉiuj remalfermiĝis, dum trajnoj funkcias normale krom tiuj transirantaj la francan landlimon. La hispana kaj franca armeoj dume diris, ke ili subtenas servojn de urĝa interveno en ambaŭ landoj. Oni ankoraŭ ne precize scias la totalan koston de la difektegoj, sed certe ili estos gigantaj kaj havos influon sur la lokaj ekonomioj dum jaroj. |




FRANCIO /
HISPANIO - 25-an de januaro, 2009.