eventeo feedburner

La mondo en bildoj

Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo - Submitted news
  • Nova beta-versio de Fajrovulpo 4, kun kapablo je HSTS

    Je la 7-a, Mozilo eldonis novan beta-version de la estonta Firefox 4. Ĝi subtenas "Severan transportsekurigon je HTTP" kaj aplikprograman interfacon por prilabori sondatumojn.

  • Bulgarian Writer Atanas Seykov Dies at 82

    The Bulgarian writer, publicist and lexicographer Atanas Seykov has passed away at 82 years of age. Seykov was born in 1928 in Sofia. In 1964 he graduated from the Pedagogical Institute in Budapest, majoring in Esperanto studies.

  • Guinness-libro per la plej eta viro en la mondo

    Kolombio eniris en la Libron de Guinness-Rekordoj danke al unu el siaj loĝantoj. Li havas 24 jarojn kaj nomiĝas Edward Nino Hernandez. Temas pri persono kiu multe ŝatas vojaĝi, kiu revas iam koni la tutan mondon, ĝuus la stiradon de Mercedes-aŭto kaj dancas regetonon. Ĉio normale sed Edward estas la plej eta homo de la mondo.

  • Ĉinio petas la kunlaboron de Irano al IAO

    Ĉinio petis al Irano tutan pretemon kunlabori kun la Internacia Atomenergia Organizo (IAO) kun la celo garantii al la internacia komunumo, ke ĝia nuklea programo havas pacajn celojn.

  • Mozilaj sekureldonoj: SM 2.0.7; Tb 3.0.7, 3.1.3; Fv 3.5.12, 3.6.9

    Hieraŭ Mozilo faris 5 korekteldonojn de siaj "Gecko"-bazitaj programoj (SeaMonkey, Thunderbird, Firefox). Krom korektoj, du el la eldonoj subtenas enkadrig-malpermeson aktivigeblan de retejestroj.

Mallonge
Mallonge el Rusio... Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 4
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Mallonge
RUSIO - 08-an de decembro, 2009.

En Bruselo okazis la kunsido de la Konsilio "Rusio—NATO", kie estis aprobita la plano de la kunlaborado en 2010. Ĉi tio estis la unua kunsido de la konsilio post la milito de aŭgusto 2008 en Sud-Osetio, kiam ĉiaj rilatoj inter Rusio kaj NATO estis interrompitaj.

 
Prezidento sensurprize reelektita en Azerbajĝano Retpoŝtadreso
Eŭropo - Mallonge

AZERBAJĜANO - 16-an de oktobro, 2008.

La prezidento de Azerbajĝano deklaris sian venkon en la prezidentelekto de tiu centrazia nacio. Ilham Alijev ricevis proksimume 90 procentojn de la voĉdonoj kalkulitaj, la ŝtata komisiono pri balotadoj diris. La komisiono ankaŭ diris, ke la nombro de balotintoj estis alta, kun 77 procentoj malgraŭ bojkoto de la opozicio kiu asertis, ke la balotado estis kontraŭleĝa.
 
En Eŭropo mallonge... Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 4
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Mallonge

HISPANIO - 8-an de aprilo, 2008.

Prostituotrafiko malkovrita.

Hispanio detruas Rusan "seksringon", la Hispana polico asertas. La policanoj efektive frakasis gravan Rusan prostituadan ringon, arestis 76 homojn kaj detenas 400 virinojn suspektatajn pri kontraŭleĝa loĝado en Hispanio. La krimuloj baziĝis en la Katalunaj urboj Lleida kaj Girona en la nordoriento de la lando, kaj Almeria kaj Granada en la sudo. Rusa-hispanaj paroj, geedziĝintaj aŭ simple kunvivantaj, okupiĝis pri seksoŝakrado, la polico diras. Kontraŭleĝaj monsendaĵoj al Rusio rezultante de tiuj trafikoj eble totalas pli ol 2 milionoj da eŭroj. La polica operaco estis lanĉita en novembro 2006. La prostituitinoj loĝis en malvastaj apartamentoj. La pagoj por ĉiu viktimo de seksoŝakrado estis laŭdire farita per pago de malpli ol 3000 eŭroj ĉiu, por eviti, ke la fiskaj aŭtoritatoj malkovru la trafikon.

BULGARIO - 8-an de aprilo, 2008.

Fama aŭtoro mortpafita.

Tre konata Bulgara aŭtoro de libroj pri mafiismo estas mortpafita en la ĉefurbo Sofio. Georgi Stoev, 35-jaraĝa, eksa korpogardisto, estis trafita rekte en la kapo kiam li eliris el hotelo, kaj li poste mortis pro liaj vundoj. La pafado okazis nur kelkajn horojn post kiam Borislav Georgiev, la estro de energia firmao kiu tenas la Kozlodui atomenergian elektrocentralon, ankaŭ estis mortpafita en Sofio. La EU petis al la Bulgara registaro pli peni por pritrakti mafiismon kaj korupton. La EU jam glaciigis siajn infrastrukturajn subvenciojn por Bulgario. La EU trudis al tiu lando kaj la najbarlando Rumanio specialan kontrolplanon pri korupto, kiam ili aliĝis al la EU en januaro 2007. Sro Stoev eldonis serion da libroj pri la rolo de la Bulgara mafio post la disfalo de komunismo en 1989. Li estis frapita de unu kuglo kaj transportita al hospitalo por urĝa operacio sed kuracistoj ne povis savi lian vivon.

FRANCIO - 8-an de aprilo, 2008.

Profano de Islama tombejo.

La polico arestis kvar homojn rilate al la profano de proksimume 150 Islamaj tomboj en granda tombejo de la Unua Mondmilito lastan semajnfinon. La prezidento Nicolas Sarkozy forte kondamnis la profanon kaj mendis enketon. Porka kapo estis lokigita sur tombon en la tombejo, kie troviĝas la tomboj de dekmiloj da Islamanoj, plejparte el la tiamaj Francaj kolonioj en Afriko. Antaŭ unu jaro, grupo da novnazioj skribis svastikojn sur 50 Islamajn tombojn en tiu sama tombejo, la plej granda de la Unua Mondmilito en Francio. En la lasta okazaĵo, insultaj sloganoj al Islamo kaj la Franca ministrino pri Justico, Rachida Dati, kiu estas de Nordafrika deveno, estis skribitaj sur la tombojn. Proksimume 78 000 homoj devenantaj el la Francaj kolonioj, inter kiuj multaj Islamanoj de Norda Afriko, mortis en la milito.

 
Vikinga trezoro eltrovita en Svedio Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 2
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Mallonge

SVEDIO - 7-an de aprilo, 2008.

Svedaj arkeologoj eltrovis esceptan trezoron apud la Stokholma Arlanda flughaveno. Tiu konsistas el Arabaj moneroj el arĝento kiuj datiĝas el la epoko de la Vikingoj. Proksimume 470 moneroj estis trovitaj je la unua de aprilo ĉe tombejo de la frua Ferepoko. Ili datiĝas de la 7-a kaj 9-a jarcentoj, kiam Vikingaj negocistoj vojaĝis eĉ ekster Eŭropo.

 
En Eŭropo mallonge... Retpoŝtadreso
Eŭropo - Mallonge

BRITIO - 6-an de aprilo, 2008.

La Princo Philip, Duko de Edinburgo, 86-jaraĝa edzo de la Brita reĝino, estis enhospitaligita por kuracado de brustinfekto, anoncas la Palaco de Buckingham. La Princo Philip estis kondukita al la malsanulejo Reĝo Edward la 7-a en Londono por "takso kaj trakto de brustinfekto", la proparolantino de la palaco diris. "La programo de Lia Reĝa Moŝto por la semajnfino estas nuligita," ŝi aldonis.

BRITIO - 6-an de aprilo, 2008.

La ĉampiono kaj remisto Steve Redgrave komencis la Olimpikan stafetkuradon de la torĉo, preninte ĝin en la Wembley stadiono por la Londona parto de ĝia vojaĝo tra la mondo al Pekino. Okdek atletoj, artistoj kaj eminentuloj sin transdonas la torĉon laŭ la vojo de Wembley Stadiono al la O2 Areno en Greenwich. Miloj da spektantoj plenigis la Londonajn stratojn por rigardi la eventon, malgraŭ la falo de densa neĝo sur la urbo. Aktivuloj kritikas la Ĉinan registaran trakton de Tibetaj protestantoj kaj ankaŭ protestis en la stratoj. 35 estis arestitaj de la Londona polico. Morgaŭ la torĉo iros al la Franca ĉefurbo Parizo, kie oni ankau atendas tiajn protestojn.

MONTENEGRO - 6-an de aprilo, 2008

Balotantoj en ĉiuj partoj de Montenegro amase venas al balotejoj por la landa unua prezidentelekto ekde la eta Balkana nacio disiĝis de Serbio en 2006. La balotado sume estas testo pri populareco por la reganta Demokrata Partio de Socialistoj, kiu tenas ĉiujn poziciojn de potenco jam de du jardekoj. Opinisondoj montras, ke la aktuala prezidento Filip Vujanović, alianculo de la populara ĉefministro Milo Djukanović, povus akiri eĉ en la unua rondo la postulatajn 50 procentojn por certigi al si la postenon de prezidento, kiu en Montenegro estas plejparte honoriga posteno, sen vera potenco. La prezidento kaj ĉefministro reprezentas politikan platformon, kiu emfazas sperton kaj kontinuecon.

 

 
<< Komenco < Antaŭa 1 2 Sekva > Fino >>

JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL