Serĉi en la retejo
Eŭropo : lasttempaj artikoloj
- Ne al Tito-strato en Slovenio !
- Divorco finfine laŭleĝa en Malto
- Ratko Mladić arestita
- Islanda vulkano ĝenas eŭropan aertrafikon
- Sociaj movoj pliampleksiĝas en Hispanio
- Ĉu baldaŭ registaro en Belgio ?
- Mallonge el Eŭropo
- Princo Charles atingas atend-rekordon
- Ĉu Kadafi havas gravan sekreton pri Francio ?
- En Rusio ne plu estas Milico
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Vikinga trezoro eltrovita en Svedio |
|
| Eŭropo - Mallonge |
|
Svedaj arkeologoj eltrovis esceptan trezoron apud la Stokholma Arlanda flughaveno. Tiu konsistas el Arabaj moneroj el arĝento kiuj datiĝas el la epoko de la Vikingoj. Proksimume 470 moneroj estis trovitaj je la unua de aprilo ĉe tombejo de la frua Ferepoko. Ili datiĝas de la 7-a kaj 9-a jarcentoj, kiam Vikingaj negocistoj vojaĝis eĉ ekster Eŭropo. Neniu simila estis trovita en tiu parto de Svedio ekde la jaroj 1880. La plimulto de la moneroj venas de Bagdado kaj Damasko, sed kelkaj venis de Persio kaj Norda Afriko, diras la arkeologino Karin Beckman-Thoor. La teamo de la Sveda Nacia Heredaĵo-Estraro nur komencis forigi ŝtonan stakon (cairn) ĉe la ejo, "kiam ni subite trovis unu moneron kaj ne povis kompreni kial ĝi estis tie", ŝi diris al reporteroj. "Ni plu elfosis kaj trovis pliajn monerojn kaj konstatis, ke tio estas vera trezoro el la aĝo de la Vikingoj." La moneroj estis lasitaj tien proksimume en la jaro 850, ŝi diris. Tiela Vikinga trezoro kutime venas de Gotland, granda Sveda insulo en la Balta Maro, ŝi klarigis. "Neniu Vikingo estis entombigita en tiu loko, la tombejo estas pli malnova. Eble la Vikingoj pensis, ke la trezoro estos protektita de prauloj," Srino Beckman-Thoor aldonis. Vikingoj ekloĝiĝis en vilaĝo proksima. La Vikingoj vojaĝis ĝenerale en siaj longaj ŝipoj en la Balta regiono kaj Rusio de la malfrua 8-a al la 11-a jarcento. Oni scias, ke ili vojaĝis ĝis Norda Afriko kaj Konstantinopolo (nun Istanbulo). |



SVEDIO - 7-an de aprilo, 2008.