Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
En Eŭropo mallonge... Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 0
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Mallonge

SERBIO - 14-an de marto, 2008.

La Serba Prezidento Boris Tadić eksigas la parlamenton, kaj vokas antaŭigitajn balotadojn por la 11-a de majo. La decido sekvas la disfalo de la registara koalicio gvidita de Ĉefministro Vojislav Koštunica pasintsemajne. Ministroj ne povis atingi interkonsenton pri tio, ĉu interrompi ligojn kun la Eŭropa Unio, proteste kontraŭ agnosko de la Kosova sendependeco far kelkaj EU membroj. Respondeculoj de la Eŭropa Unio diris, ke ili esperas la venkon de la por-Eŭropaj partioj en la venontaj balotadoj. Tiun baloton oni rigardas kiel elirejon el Serba profunda politika krizo.

KOSOVO - 14-an de marto, 2008.

Kosovo lanĉas konkurson por trovi sian nacian himnon, malpli ol unu monaton post kiam la teritorio deklaris sian sendependecon disde Serbio. La Kosova parlamento diras, ke la nacia himno devos esti aparta, unika kaj originala. La konkurso estas malfermita al ĉiuj, kaj la gajninto ricevos 10 000 eŭrojn. Kosovo jam havas novan flagon kaj blazonon, kiuj ambaŭ estis rivelitaj je la tago kiam ĝi deklaris sin sendependa.

FRANCIO - 14-an de marto, 2008.

La lasta postvivanta Franca veterano de la Unua Mondmilito, Lazare Ponticelli, mortis je la aĝo de 110 jaroj mardon 12-an de marto. La Prezidento Nicolas Sarkozy anoncis la morton merkredon. "Hodiaŭ, mi esprimas la nacian profundan emocion kaj senliman malĝojon," li diris. Sro Ponticelli, originale Itala, mensogis pri sia aĝo por aliĝi al la Franca Fremda Legio en aŭgusto 1914, je la aĝo de 16 kaj batalis kun la Francaj fortoj. Li estos enterigita lundon 17-an de marto dum tutnacia ceremonio en Parizo kiu samtempe honoros ĉiujn soldatojn kiuj batalis por Francio.

 

 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi