Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Mallonge el Eŭropo PDF Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Eŭropo
BRITIO ( SKOTLANDO) - 06-an de majo, 2011.

Skotlando : ĉu unua paŝo al sendependeco ?

La Skota Nacia Partia (SNP) gajnis absolutan plimulton de seĝoj en la skota Parlamento (65 seĝoj el entute 129). La eksiĝinta ĉefministro kaj SNPa gvidanto Alex Salmond, promesis eĉ antaŭ la anonco de rezultoj referendumon pri sendependeco de Skotlando okazigota ene de kvar jaroj.

Skotlando estas parto de Britio ekde la Traktato de Unio de 1707. Ekde 1999 ĝi havas vastan memstarecon, kun parlamento kaj registaro. Ĝia sendependeco havus, inter aliaj, gravajn efikojn sur la disdonado de petrolaj enspezoj el la Norda Maro.

BRITIO - 06-an de majo, 2011.

La libia ambasadoro en Britio elpelita

Britio decidis elpeli la libian ambasadoron el Londono post la atako de la ambasadejo de Britio en la libia ĉefurbo, kaj de aliaj fremdaj ambasadejoj. La diplomato havas 24 horojn por forlasi la britan ĉefurbon. La itala Ambasadejo en la libia ĉefurbo ankaŭ suferis atakon.


RUSIO - 06-an de majo, 2011.

Atoma liko en rusa glacirompilo: nemenciinda okazaĵo, laŭ aŭtoritatoj

La liko estis eltrovita ĉi tiun matenon en la glacirompilo atome funkciigita, kiu nun navigas en la Maro de ​​Sara, apud la Arkta Oceano. Laŭ la komunikaĵo de la Federala Agentejo de la rusa atoma Ŝiparo, la nivelo de radioaktiveco iomete pliiĝis en la ventolada sistemo de la reaktoro, devigante la boaton turni malantaŭan al sia hejma haveno Murmansk.
Tamen, ĉi tiu kominikaĵo ankaŭ indikas, ke la okazaĵo estas "nula" nivelo sur la skalo de atomaj eventoj (INES).
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi