Serĉi en la retejo
Eŭropo : lasttempaj artikoloj
- Ne al Tito-strato en Slovenio !
- Divorco finfine laŭleĝa en Malto
- Ratko Mladić arestita
- Islanda vulkano ĝenas eŭropan aertrafikon
- Sociaj movoj pliampleksiĝas en Hispanio
- Ĉu baldaŭ registaro en Belgio ?
- Mallonge el Eŭropo
- Princo Charles atingas atend-rekordon
- Ĉu Kadafi havas gravan sekreton pri Francio ?
- En Rusio ne plu estas Milico
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Prezidento sensurprize reelektita en Azerbajĝano |
|
| Eŭropo - Mallonge |
AZERBAJĜANO - 16-an de oktobro, 2008.La prezidento de Azerbajĝano deklaris sian venkon en la prezidentelekto de tiu centrazia nacio. Ilham Alijev ricevis proksimume 90 procentojn de la voĉdonoj kalkulitaj, la ŝtata komisiono pri balotadoj diris. La komisiono ankaŭ diris, ke la nombro de balotintoj estis alta, kun 77 procentoj malgraŭ bojkoto de la opozicio kiu asertis, ke la balotado estis kontraŭleĝa. La venko alportas al Ilham Alijev duan kvinjaran mandaton por gvidi tiun landon en regiono kie Rusio kaj la Okcidento estas konkurencantaj por petrol- kaj gasriĉaĵoj. "Ilham Alijev gajnis," Ali Aĥmedov, Ĝenerala Sekretario de la partio "Nova Azerbajĝano" gvidata de Alijev, diris al amaskunveno en Baku. "Lia venko estas la venko de la Azeroj." Sed Isa Gambar, la gvidanto de la ĉefa opozicia partio Musavat, akuzis la aŭtoritatojn pri provo "devigi homojn voĉdoni" tra limigoj de demokratio kaj libereco de amaskomunikilaro kiu, laŭ li, igis partoprenon sencela : "Tio estas ŝerco, tragikomedio," Gambar diris. La nomoj de ses aliaj kandidatoj aperis apud Alijev sur la baloto, sed ĉiuj estas lojalaj al la aŭtoritatoj kaj kelkaj eĉ ne faris kampanjon. Postbalota sondo pli frue donis al Alijev 80,5 procentojn de la voĉdonoj, kaj al lia plej proksima rivalo, Gulamhussein Alibayli, nur 5,4 procentojn. Alia voĉdonado de la loka ELS Sendependa Esplorcentro, donis al Alijev 82,6 procentojn de la voĉdonoj. Nelonge post kiam balotadejoj fermiĝis je la 19:00 (14:00 UT), centoj de la prezidentaj ĝojegaj subtenantoj alfluis en la stratojn, dum aliaj en aŭtoj portis la nacian flagon kaj portis portretojn de la prezidento, tiel estigante trafikŝtopiĝojn en la ĉefurbo. Pridemandite inter multaj loĝantoj de la ĉefurbo, Sona Azimova, pensiulino en Baku, diris, ke ŝi voĉdonis favore al "nia kara prezidento" ĉar "li estas la sola, kiu helpas kaj pensas al la homoj". "Rigardu kiel vigla nia lando estas," ŝi diris. Azerbajĝano havas certe unu el la plej rapide kreskantaj ekonomioj en la mondo. Malgraŭ vasta korupto, la landa ekonomio kreskis je 26 procentoj pasintjare, stimulita de energieksportoj. La strategie lokata, petrolriĉa lando estas nacio kiu klopodas por ekvilibrigi ligojn kun Usono kaj Rusio, ĉar Moskvo kaj Vaŝingtono konkuras por akiri ĝian aliancon. La prezidento estas la filo de Hejdar Alijev, antaŭa prezidento, kiu superregis politikan vivon en la lando dum pli ol 30 jaroj. Malgraŭ kritiko pri lia demokrata manko, Vaŝingtono konsideras la prezidenton Alijev kiel kernan energipartneron ĉar Azerbajĝano estas la deirpunkto por strategia koridoro de duktoj liverantaj petrolon kaj gason de la Kaspia Maro al Turkio kaj al okcidentaj merkatoj. Pro tio Usono ne tro proksime rigardas kio okazas en tiu ne tre demokratia lando... |



AZERBAJĜANO - 16-an de oktobro, 2008.
