Serĉi en la retejo
Eŭropo : lasttempaj artikoloj
- Ne al Tito-strato en Slovenio !
- Divorco finfine laŭleĝa en Malto
- Ratko Mladić arestita
- Islanda vulkano ĝenas eŭropan aertrafikon
- Sociaj movoj pliampleksiĝas en Hispanio
- Ĉu baldaŭ registaro en Belgio ?
- Mallonge el Eŭropo
- Princo Charles atingas atend-rekordon
- Ĉu Kadafi havas gravan sekreton pri Francio ?
- En Rusio ne plu estas Milico
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Vatikano remalfermas Apostolan Bibliotekon |
|
|
|
| Eŭropo - Kulturo |
![]() VATIKANO - 21-an de septembro, 2010.Vatikano remalfermas sian Apostolan Bibliotekon post tri jaroj da renovigo, kun utiligitaj haloj, suplementaj sekurecaj rimedoj kaj klimato-regaditaj ĉambroj. La Biblioteko, kiu ŝirmas unu el plej vastaj tutmondaj kolektoj de iluminitaj manuskriptoj, spertis vastan projekton de renovigado kies sumo atingis 11,5 milionojn da dolaroj. Ĝi denove bonvenigos esploristojn la dekan de septembro 2010. "Konsidere ĉion, kio devis esti farita, ni decidis neeviteble fermi la Bibliotekon," rakontas la ĉefa bibliotekisto de Vatikano, la Kardinalo Raffaele Farina. Establita de Papo Nikolao la Kvina en la 1450aj jaroj, la Biblioteko entenas la plej malnovan konatan Biblion, kiu laŭ oni kredas, estis unu el la 50 Biblioj komisiitaj de la unua kristana Romia Imperiestro Konstantino.Inter 4000 al 5000 sciencistoj rajtas fari esplorojn en la Biblioteko ĉiujare. Neniu el la bibliotekaj eroj povas eliri ĝin kaj sciencistj ne povas kunpreni krajonojn, fontoplumojn, manĝaĵon aŭ eĉ mineralan akvon en la manuskriptoĉambron. La nova Biblioteko havas de nun lastatempe-instalitajn sekurecajn fotilojn, same kiel novajn aŭtomatigitajn enir- kaj elirkradojn. La Vatikana Apostola Biblioteko troviĝas apud la Sekretaj Arkivoj, kiuj enhavas vatikanan diplomatian korespondadon kaj papan dokumentaron. Legu pli pri la Apostola Biblioteko de Vatikano |






VATIKANO - 21-an de septembro, 2010.
kredas, estis unu el la 50 Biblioj komisiitaj de la unua kristana Romia Imperiestro Konstantino.