Serĉi en la retejo
Eŭropo : lasttempaj artikoloj
- Ne al Tito-strato en Slovenio !
- Divorco finfine laŭleĝa en Malto
- Ratko Mladić arestita
- Islanda vulkano ĝenas eŭropan aertrafikon
- Sociaj movoj pliampleksiĝas en Hispanio
- Ĉu baldaŭ registaro en Belgio ?
- Mallonge el Eŭropo
- Princo Charles atingas atend-rekordon
- Ĉu Kadafi havas gravan sekreton pri Francio ?
- En Rusio ne plu estas Milico
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Google kreos Eŭropan Kultur-Instituton en Francio |
|
|
| Eŭropo - Kulturo |
![]() FRANCIO - 13-an de septembro, 2010.La franca prezidento, Nicolas Sarkozy, bonvenigis la investplanon entreprenota de Google en Francio post intervjuo kun la plenuma direktoro de la kompanio, Eric Schmidt. La novaĵo supozigas la pacosubskribon inter Sarkozy kaj la usona kompanio, kiun li akuzis en januaro. Komence de 2010, la franca prezidento parolis pri la neceso, ke la enspezoj pro retaj reklamaĵoj de la serĉiloj devus esti registritaj en Francio kaj ne nur en Usono, por tiel "kompensi" la enhavkreintojn. Nun tiuj problemoj povus resti en la forgeso danke al oficiala komuniko de la franca prezidado, laŭ kiu Google kreos en Francio Eŭropan Kultur-Instituton, centro pri esploroj kaj disvolvigo de la kompanio. Ĉi tiu nova kompanio investos en la francaj universitatoj, kie ĝi financos esplorprogramojn rilate al interreto en la nuna socio. Krom prezenti multajn projektojn al la franca ŝtatestro, Schmidt informis pri ili per amaskomunikiloj kaj al la studentoj de la Lernejo de Politikaj Sciencoj. Li ankaŭ precizigis, ke la Eŭropa Kultur-Instituto, destinita por la akcelado de la ciferecigo de libroj, revuoj kaj dokumentoj, supozigos la komencan investadon de pluraj milionoj da dolaroj kaj ĝi konsiderinde pliiĝos en la dua ekzistojaro. Ĉi tiu institucio, unika en la mondo, estos gvidata de scienca komitato, integrita de altnivelaj fakuloj kaj spertuloj, kaj ĝi centralizos ĉiujn projektojn de Google kun rilatoj al la kultura mondo en Eŭropo, laŭ Schmidt. Schmidt diris, ke li elektis Francion por tiaj projektoj ĉar ĝia reklammerkato "estas unu el la plej rafinitaj kaj modernaj", ĉar "ĝi tre rapide adoptis interreton kaj ĉar la francoj ŝatas Google-n ĉiam pli kaj pli". Fonto: Hispana gazeto "El Mundo" |





FRANCIO - 13-an de septembro, 2010.