Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Samseksemeco jam ekzistis en prahistorio Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 7
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Kulturo
HISPANIO - 05-an de aŭgusto, 2010.

 
Seksaj praktikoj de prahistoriaj homoj "ne celis nur reproduktadon". Tion elmontras rokaj pentraĵoj de samseksema seksumado. La samseksemaj praktikoj ne estis tute strangaj en la periodo de Paleolitiko. Almenaŭ la organizintoj de la ekspozicio "Sekso en Ŝtono" montras indikojn de ĉi tiu pra-situacio.

La ekspozicio organizita de la Fonduso Atapuerca kaj la urbeto de Santillana del Mar montros multe de la erotikaj kutimoj de primitivaj grupoj, seksumado kun bestoj, seks-objektoj kaj -ludiloj, gadmesoj, midzado (buŝa seksumado),... tio estas speco da vortaro seksa en kiu samseksemaj rilatoj unuarangas. Per tiu ĉi ekspozicio, sciencistoj de Atapuerca volas rompi la pri-seksan tabuonkiun alfrontis historiistoj de la 19-a jarcento kaj montri, ke seksaj rilatoj de prahistoriaj homoj ne nur celis reproduktadon.

Marcos García Díez, kunordiganto de la prahistoriaj kavernoj de la hispana provinco de Kantabrio, kredas, ke la studoj ĝis nun realigitaj povas esti etikeditaj kiel kontraŭsamseksemaj, ĉar neniu el ili aludas al samseksemeco kaj tre malmultaj aŭdacas prezenti informojn pri la ceteraj seksaj praktikoj. Ankaŭ Eudald Carbonell, kundirektoro de la elfosaĵoj de la Sierra de Atapuerca,estas surprizita pro la silento pri samseksemeco, praktiko kiu tamen lasis multajn spurojn en diversaj eŭropaj lokoj.

En la ekspozicio, kiu estas inaŭgurota en septembro en la Fonduso Atapuerca kaj kiu en 2011 ankaŭ prezentiĝos en la nova groto de Altamira en Santillana del Mar, vizitontoj povos malkovri diversajn prahistoriajn pecojn - akvafortaĵojn, pentraĵojn kaj desegnojn faritajn en ŝtono kaj ostoj - kiuj donos larĝajn informojn pri la diversaj seksaj kutimoj. Tiel, en unu el la montraĵoj, kiu estis skulptita antaŭ pli ol 12.000 jaroj,oni povos vidi du virinojn kiuj frotas soajn sinojn kun amema sinteno, kaj alia desegnaĵo trovita en la franca kaverno de La Marche montros anusan koiton inter du viroj.

Fonto : Noticias Universogay
 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi