Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Koloseo bezonas monon ! Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 2
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Kulturo
ITALIO - 28-an de julio, 2010.

La administrantoj de la fama Koloseo en la itala ĉefurbo Romo lanĉos je la komenco de aŭgusto vokon al financa subteno de 25 milionoj da eŭroj, por ke la monumento retrovu sian pompecon kaj imponecon kiel simbolon de Romo. La Koloseo tion necesas, ĉar ĝi estas hodiaŭ en tre malbona stato, anoncis tiun merkredon la ministro pri kulturo, Sandro Bondi, kaj la urbestro de Romo, Gianni Alemanno.

La fasado de la Koloseo, difektita de jardekoj da malbona vetero kaj nigrigita de motorpoluo (du mil aŭtoj, laŭ la ekologiistoj, preterpasas ĝin ĉiutage), donis al ĝi tre malbonstatan kaj iom ruinecan aspekton. Krome, en majo ĉi-jare, pecoj de mortaro eĉ elligiĝis el la muroj. "Ni alfrontas tre gravan defion, kiu estos ekzemplo ĉe nacia kaj internacia nivelo : ni kunigos fortojn de la privata kaj la publika sektoroj ", deklaris Gianni Alemanno, kiu nomumas kiel ekzemplon la restarigon de la freskoj de Mikelanĝelo en la Siksta Kapelo danke al mecenateco.

La 4-an de aŭgusto eldoniĝos en la "Gazzetta Ufficiale della Repubblica Italiana", la Oficiala Ĵurnalo de la Itala Respubliko, ankaŭ invito financa subteno. La kandidatoj, kiuj interŝanĝe por ilia financaĵo havos la eblecon meti sian nomon sur la Koloseon mem, povos submeti planojn ĝis la 15-a de septembro.

La renovigaj laboroj
komenciĝos en oktobro kaj daŭros super du jaroj, atentigis la ministro pri kulturo, kiu emfazis "la neceson trovi tiun financan subtenon pro malfacila ekonomia kunteksto". La vastaj renovigoj, dum kiuj la monumento restos alirebla por turistoj, precipe projektas restarigon de fasadoj kaj tuneloj, renovigon laŭ aktualaj normoj de la elektraj sistemoj, lumigo kaj la konstruaĵo de nova turista ricevocentro por liberigi la monumenton de la biletejo, la librejo kaj necesejoj. Krome, novaj zonoj malfermiĝos al la vizitantoj, precipe tuneloj laŭ kiuj la batalistoj kaj la sovaĝaj bestoj atingis la arenon.

La Koloseon vizitas ĉiujare 6 milionoj da turistoj (nur unu miliono antaŭ 10 jaroj) dank'al inter aliaj la planeda sukceso de la filmo de Ridley Scott "Gladiatoro" (el la jaro 2000).

La ovoforma Koloseo
, kies konstruo komenciĝis inter 70 kaj 72 sub la regado de la Imperiestro Vespasiano kaj finiĝis en 80, estas la plej granda amfiteatro iam konstruita en la Romia Imperio : Ĝi estas ovalo de 156 x 188 metroj, kun alteco de 48,50 metroj. Ĝi povis ricevi inter 50 000 kaj 75 000 spektantojn, kaj ĝi estis uzata por gladiatoriaj bataloj kaj alia publika spektakloj. Ĝi servis dum preskaŭ kvin cent jaroj.

Legu pli pri la Koloseo
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi